Page 19 - heleco-97
P. 19
intereso pri politiko kaj malfidis pro la endemia koruptado kaj la interesoj de
gvidantaj politikistoj. Multaj el la trajtoj de la itala parlamenta sistemo estis
kompareblaj al tiuj de aliaj sud-eŭropaj ŝtatoj, kiel Portugalujo, Grekio kaj His-
panio. Tamen la manko de reprezentado en Italio pligraviĝis pro la neparto-
preno de katolikoj. Kompare kun plejparto el Okcidenteŭropo, la itala ekono-
mio estis malforta. En Italio mankis esencaj krudmaterialoj, ekzemple karbo,
kaj fervojo kaj vojaj konektoj. Tamen la laŭgrada enkonduko de kapitalismaj
metodoj kaj moderna maŝinaro kreis en la fruktodona Po-valo novan klason da
agraraj riĉuloj, grandan klason de senteraj kamparaj laboristoj kaj mezklasa
tavolo de ŝtataj administrantoj kaj teknikistoj. En la nordokcidentaj regionoj,
ĉefe ĉirkaŭ la urboj Milano, Torino kaj Ĝenovo, la transformo estis eĉ pli
profunda. Tie akcelita industriigo fine venis al Italio kun la disvolviĝo de peza
industrio: ŝtalo kaj fero, metalurgio, ŝipkonstruado, armiloj kaj aŭtomobiloj,
elektro kaj kemiaĵoj. La rapida industria disvolviĝo generis novan urban labor-
istan klason kaj samtempe seriozajn problemojn pri loĝado, longajn horojn da
laboro en industrioj kaj malbonajn laborkondiĉojn. Sindikatoj iom post iom pli-
igis sian membraron al kvarono de miliono da membroj en 1900. En la jaroj
antaŭ la Unua Mondmilito, pro sindikataj premoj kaj malkomforto pri labor-
kondiĉoj, socia konfliktado pliiĝis, kulminante per la dutaga ĝenerala striko
dum la tiel nomata «Ruĝa Semajno» de junio 1914.
Evidentas ke spite al sia malfrua eniro en la klubon de la eŭropaj landoj, Italio
sufiĉe digne staris inter ili. Ĝiaj problemoj ne estis malsamaj kaj multe pli gra-
vaj ol tiuj de la ceteraj nacioj, kaj ĝia industria kaj ekonomia progreso ne estis
multe pli malgranda ol tiuj de aliaj landoj. Ĝia liberala, parlamenta sistemo ne
estis pli korupta ol tiuj de la cetero de Eŭropo, de Usono, de la SudAmerikaj
landoj… Kaj same oni povas diri pri la laborista mobilizado: la itala Ruĝa Se-
majno de 1914, estis malpli perforta ol, ekzemple, la Tragika Semajno de Bar-
celono de 1909. Tamen la itala civitanaro, ankaŭ kaj ĉefe la superregantaj kla-
soj, sentis ian komplekson de malplivaloreco. Kaj tio pro du kialoj: unue ĉar la
itala industria disvolviĝo estis konsiderinde pli malalta ol tiu de Germanio, kies
reunuiĝo okazis preskaŭ samtempe ol tiu de Italio, konkrete en 1871. Kaj due,
kaj ĉefe, tial ke Italio restis preskaŭ tute for de la koloniisma dispartigo fine de
la 19-a jarcento.
Ja, preskaŭ la tuta afrika kontinento estis dividita inter la eŭropaj potencoj, kun
malmultaj esceptoj, kiel tiu de la Abisenia aŭ Etiopia Imperio. La juna itala
nacio, malfrue enirinta en la koloniisman karieron, posedis koloniojn nur en
Eritreo kaj Somalio kaj deziris pliigi sian ĉeeston en la Korno de Afriko kon-
kerante Abisenion, kunigante tiel siajn du marbordajn teritoriojn per tero. La
ĉefministro, Francesco Crispi, konsideris, ke aktiva ekstera politiko estas la plej
bona maniero por malpezigi la fortajn ekonomiajn kaj sociajn streĉiĝojn, kiuj
plagis en lia lando. Do li volis plivastigi sian pov-sferon en Etiopio, postulante
19