Page 26 - heleco-97
P. 26
mortus». Ŝajnas ke en tiu tempo, eĉ kun kelkaj kontraŭdiroj, pri iuj aferoj, lia
estmaniero ne estis tre malsimila ol tiuj de aliaj revoluciuloj. Verŝajne, tiam li
ankoraŭ ne konis sin mem sufiĉe bone.
Pasis pluaj kelkaj jaroj dum kiuj li, fine, faris militservon, travivivs la forpason
de sia patrino kaj akceptis laboron kiel instruisto en iu urbeto de la veneciaj
Alpoj, proksime de la aŭstra landlimo. Tie li donis sin al la trinkado, fariĝis kon-
ata pro sia prunteprenado de mono kaj pro liaj provokoj al la Eklezio. Eĉ li
mem agnoskis poste ke siaj naŭ monatoj en Tolmezzo estis periodo de "morala
malkresko". Li ne povis konservi sian postenon en la loka lernejo. En tiu pe-
riodo lia sifiliso devis esti kuracata en loka hospitalo. Aliflanke, ekzistis famo,
ke li havis neleĝan filon kiu mortis baldaŭ post la naskiĝo.
Oni ne renovigis lian laboron kiel lerneja instruisto pro protestoj de la gepatroj
de la lernantoj. Mussolino denove loĝis en la familia hejmo de Predappio, kie li
povis dediĉi sin al studado de la latina kaj la franca por sukcese kandidatiĝi en
1907 por la posteno de mezlerneja franca instruisto. De tiu momento, li fiere
nomis sin profesore. En marto de la sekva jaro, li akceptis alian laboron kiel
profesoro en Oneglio (Ligurio), kie li ankaŭ revivigis sian intereson pri politiko
kaj direktis socialisman eldonon nomatan La Lima. Li mem prenis la decidojn
kaj establis la politikan linion. Li pensis esti malkovrinta sian plej grandan
alvokiĝon, kiel socialista aktivulo, tamen ĝi estis ĉesigita kvar monatojn poste.
Reveninte al Predappio, li havis sian unuan sperton kiel politika agitanto: en
kamparana striko, el kiu rezultis pluraj vunditoj, Mussolino estis arestita kaj
poste liberigita rezulte de lia apelacio.
En 1909 li estis en Aŭstrio, aktivante en la vicoj de la tiea socialista partio, kaj
studante en la bibliotekoj. Tiam li verkis eseon titolitan «Trentino vidata de soci-
alisto». Pro lia socialista aktivado kaj verkado en la ĵurnaloj de tiu partio li estis
plurfoje arestita. Estante 27-jaraĝa, li revenis kurtatempe por labori kun sia pa-
tro, kiu tiam havis unu restoracion, kaj kiu estis reedziĝinta. Mussolino komen-
cis tiam geparan kunvivadon kun Rachele, la filino de sia bopatrino. Sed en tiu
tempo li prikonsideris la eblecon elmigri al Usono. Li havis nenian fiksan labo-
ron, kaj devis resti en malliberejo dum iom da tempo pro la nepagado de ŝuldo.
La socialistaj kluboj de Forli (Romanjo) elektis lin por estri ĉiusemajnan gaze-
ton nomatan Lotta di Classe (Klasbatalo), unu el la multnombraj socialismaj
semajn-ĵurnaloj de Italio. Dum la du jaroj en kiuj li rolis en tiu posteno de di-
rektoro, li disvolvis sian grandan kapablon por politika agitado. Li ofte pronon-
cis diskursojn per kiuj li montris sian malestimon al la demokratia sistemo,
kiun li akuzis servi tiujn, kiuj volis sin promocii.
Mussolino havis portreton de Markso surmure en sia oficejo. Li ankaŭ estis
konata pro liaj vitriolaj atakoj kontraŭ la Eklezio, kiujn li riproĉis pro sia aŭto-
ritateco kaj lia rifuzo akcepti liberecan penson. Li verkis romantikan romanon,
Claudia Particella, la amantino de la kardinalo, situanta en la Trento de la 17a
26