Page 27 - heleco-97
P. 27
jarcento. Li malestimis Jesuon Kriston, kiun li akuzis esti instruinta nenion pli
ol malkuraĝeco kaj submetiĝo. Li atakadis ankaŭ la armeon, kiun li konsideris
"kriminala organizo destinita por protekti kapitalismon kaj burĝan socion". Laŭ
Mussolino, la malriĉeco de Italio estis rezulto de la landa elspezo por milita
materialo, dum la plimulto de italoj estis analfabetoj. Li konsideris, ke la prole-
toj ne havas patrujon kaj ke la nacia flago estas «ĉifono, kiu devas esti najlita al
amaso da sterko». La itala parlamento estis, laŭ Mussolini, la plej korupta en
Eŭropo, ĉar Romo estis urbo de «prostituitinoj kaj burokratoj».
Dum lia restado en Laŭzano, Mussolino interkonatiĝis kun Angelica Balaba-
noff, juna kaj entuziasma marksistino el Ukrainio, el la revolucia maldekstro,
kiu konis Leninon. Ŝi konsideris Mussolinon intelekte tre sendisciplinan. Sub
la influo de Balabanoff, Mussolino komencis ĉeesti la lecionojn de la influa ita-
la sociologo kaj ekonomikisto Wilfredo Pareto, kaj samtempe li konatiĝis kun
la ideoj de Nietzsche. La ideoj de Nietzsche tute ne kongruas kun la socialismo,
sed Mussolino konstatis ke li sentis altiron al ties idearo, kiu havis egan influon
ankaŭ sur Hitlero. La malestimo de la germana filozofo pri la kristanaj virtoj de
amo kaj toleremo instigis la kontraŭklerikan Mussolinon, kaj la ribelemo, same
kiel lia koncepto de la superhomo, la heroa estro kiu allogas la amasojn. En
Nietzsche li trovis iujn el siaj plej ŝatataj ideoj kaj frazoj: «vivu danĝermaniere»
kaj «la volo je povo». Poste, li mem agnoskis ke lia sperto pri socialismo ne
estis doktrina. Lia doktrino, tiam kaj poste, estis la doktrino de agado». Centra
komponaĵo de lia karaktero estis lia malestimo pri la teorio; tio kio vere gravis
por li estis la agado, kiel eble plej perforta.
La kialoj de tio ke internacieca socialisto, kia Mussolino estis antaŭ la milito,
tiel rapide fariĝis defendanto de la patriota milito daŭre estas diskutata. Sed, ĉu
vere tio estis stranga fenomeno tiam? Ni konsideru ke en tiu kunteksto de la
unuaj monatoj de la MondMilito estis okazante simila ŝanĝiĝo en ĉiuj social-
istaj organizaĵoj en Eŭropo. Popolamasoj, ĉiuj sociaj tavoloj, eĉ la proletaro, en
tiuj eŭropaj landoj: Germanio, Francio, Anglio, Aŭstrio… entuziasme enviciĝis
kun la industriaj kaj imperiismaj interesoj de siaj respektivaj landoj, kaj postulis
militon kontraŭ alilandaj interesoj, kaj ĉiuj volonte alkuris al la rekrutejoj por
iĝi soldatoj. La popola entuziasmo konstituis socian premon favore al la milito; la
socialistaj kaj socialdemokratiaj partioj, eĉ se teorie estis sin poziciinte kontraŭ
la milito, sin vidis tuj superitaj de la patriota fervoro de la laboristoj kaj de la tuta loĝ-
antaro ĝenerale, kaj fine apogis la militeman teniĝon de la regantaro de siaj res-
pektivaj landoj. Pli ĝuste, oni devas diri ke en tiuj organizaĵoj de Maldekstraro
estiĝis malakordo inter inter tiuj favoraj kaj tiuj kontraŭaj al la milito. En Rus-
ujo tiu malakordo konkretiĝis en la rompiĝo de la tiulanda socialdemokratia par-
tio en du tendencojn: menŝevikoj kaj bolŝevistoj; ĉi lastaj sukcesis faligi la ca-
ran reĝimon kaj eligi la landon el la milito. En Germanio, post la finiĝo de la
milito, la spartakistoj, la pli radikala sektoro de la tiulanda socpartio intencis
27