Page 28 - heleco-97
P. 28
imiti la rusan revolucion, sed ili fiaskis kaj estis ekstermitaj de la alia socialista
sektoro, kiu uzis por tiu perforta agado la unuajn faŝismajn grupojn kiuj oni es-
tis formante tiam en tiu lando. Fakte, en multaj landoj en la mondo ekzistas ho-
diaŭ du marksist-devenaj politikaj fortoj: socialista kaj komunista, kies baza mal-
akordo estas ilia teniĝo rilate al la fina celo de la klasbatalo. La unua, kutime
havas progresistan programon kies sola celo estas kaŝi la realaĵon ke tiu politi-
ka forto definitive instaliĝis en la kapitalistan sistemon kaj ne celas aboli ĝin.
Ĉi tiu putra sistemo putrigas eĉ la fortojn kiuj devas malaperigi ĝin.
La putrigo de Mussolino estis relative rapida post la komenciĝo de la Mond-
Milito. Ĝis 1914 li jam estis sufiĉe konata en la socialista partio. Li estis en ega
kontraŭdiro kun la partia gvidantaro ekde la kongreso de partio en 1910, pro tio
ke lia teniĝo estis pli radikala kaj perforta kontraŭ la burĝa sistemo ol tiu de la
partio. Rilate al liaj revoluciaj vizioj, eble estis la revolucio mem, kiu instigis
lin, prefere ol la tipo je postrevolucia socio dezirata de multaj el liaj socialistaj
kamaradoj. Kiam la ĉefministro Giolitti entreprenis kampanjon por la konker-
ado de Libio, Mussolino konsideris, ke temis pri kruda provo deturni atenton
de la tre gravaj italaj problemoj. Li priskribis patriotan lojalecon kiel «menso-
gan kaj eksmodan fikcion» kaj esperis, ke la proletaro lanĉos oportunan klas-
militon. La itala proletaro devis prepari sin al ĝenerala striko. Li provis organi-
zi ribelon kontraŭ la milito kaj, kvankam kelkaj fervojoj kaj fabrikoj estis para-
lizitaj, la ribelo estis sufokita kun relativa facileco. Tamen, Mussolino estis
arestita kaj pasigis kvin monatojn en malliberejo. Li famiĝis kiel pasia kontraŭ-
imperiisto, kaj konsideris, ke la milito estas krimo kontraŭ la homaro. Je lia
ekskarceriĝo, li famiĝis en Forli, sed tiam li jam havis pli ambiciajn revojn. Li
prepariĝis por la sekva nacia kongreso de la Itala Socialisma Partio, tiu de
1912. Tiam li kaptis la atenton de vere entuziasma aŭdienco. Li denuncis la in-
vadon de Libio kaj la moderajn socialistajn gvidantojn, kiuj vizitis la reĝon por
gratuli lin pro tio ke saviĝis el iu ĵusa atenco. Mussolini rimarkis, ke tia kon-
duto estas neakceptebla de socialisto kaj ke la murdo de reĝo Humberto far
anarkiisto estis valida formo de protesto. La stilo de oratorio de Mussolino kap-
tis ĉies atenton dank'al la sento de sincereco kaj firmeco kiun ĝi prezentis, tia-
maniere ke Mussolino kaj Balabanoff fariĝis la dominanta frakcio de la gvidado
de la partio. Kvar monatojn poste, Mussolino estis nomumita redaktoro de la
socialisma gazeto Avanti!. Dum la sekvaj du jaroj, li plifirmigis sian pozicion
kiel unu el la gvidantoj de la partio. Kiel redaktoro de la ĵurnalo, li sukcesis du-
obligi ties eldon-kvanton direktante sin al pli ampleksa publiko de la malalt-
klasaj legantoj. Lia kunredaktorino estis Balabanoff. Ŝajnas ke ĉi tiu ino iĝis
amantino lia, krom iu alia nomata Ida Dalser kiu naskis al li filon. Krome li
havis poste alian amantinon, la judino Margherita Sarfatti. Dum la jaroj, kiam li
rolis kiel redaktoro de la ĵurnalo, li dediĉis sin al preparado de la homoj por la
tago de la socia revolucio, kiu venos, laŭ li, kiel sekvo de eŭropa milito. En
28