Page 29 - heleco-97
P. 29
1913, la socialistoj akiris milionon da voĉdonoj, fakto, kiun oni atribuis al la
bona laboro de la gazeto Avanti! Ĝia propaganda kampanjo eble influis ankaŭ
en la mobilizo de la t. n. Ruĝa Semajno, kiu eksplodis en Italio, en kiu pli ol
miliono da homoj sin ĵetis manifestacii surstrate.
Baldaŭ poste komenciĝis la MondMilito. Kiel fama peranto de antimilitarisma
kaj internaciisma partio, li senprokraste pledis por neŭtraleco. Mussolino sub-
tenis sian neŭtralan pozicion dum pluraj monatoj ĝis ĝi estis neeltenebla. Evi-
dentiĝis, ke la internaciaj laboristaj klasoj mobiliziĝis ĉirkaŭ la naciaj flagoj.
En Germanujo, ekzemple, la germana socialdemokratia partio subtenis la mili-
ton (kun la escepto de la spartakistoj de Rosa Luxemburg). Mussolino rimar-
kis, ke la demando pri interveno povas dividi la partion kaj komencis ŝanĝi sian
pozicion favore al eniro en la Unuan Mondmiliton. La okazaĵoj en Italio kaj
eksterlande inter 1913 kaj 1914 persvadis Mussolinon, kaj la sindikatajn revo-
luciulojn kun kiuj li kontaktis, ke la marksisma analizo ne taŭgas por Italio. En
Italio, la praktikaj limoj de socialisma militemo, kulminantaj per la revolucia
fiasko de la Ruĝa Semajno konvinkis Mussolinon, ke nek lia partio nek la itala
laborista klaso kapablus efektivigi revolucion. En Eŭropo, la konduto de la la-
boristoj dum la jaro de 1914 malvarmigis la ĝistiaman fidon de Mussolino pri
la klasika laborista solidareco. Krome li konstatis la potencon de naciismo kiel
forto por mobilizi popolajn pasiojn. La 18an de oktobro 1914, Mussolini klare
favoris eniri en la militon kontraŭ Aŭstrio-Hungario kaj Germanio, deklarante,
ke Italio ne povas resti kiel spektanto. Li eĉ ne konsultis siajn kolegojn pri la
redakcia estraro de Avanti! Kaj kiam la afero estis pridiskutata, li trovis sin en
la malplimulto, do li devis demisii. Lia flirtado kun la socialismo finiĝis kaj la
ekstremisma naciisto aperis. Samtempe li malkovris sian lertecon kiel oratoro.
Mussolino ne havis klarajn politikajn ideojn, sed li ĉiam estis taktikisto; por li
ĉiam estis klare la ideoj konvenaj por li ĉiumomente. Pri tio klare atestas la
frontpaĝoj de Avanti!. La komenca maldekstrara slogano: «Ne al la milito!»,
estis poste ŝanĝiĝinta al «De la absoluta neŭtraleco al la aktiva». Baldaŭ li
fondis alian ĵurnalon: Il Popolo d’Italia, celante krei sian propran voĉdonantaron,
la plej radikalajn socialistojn. Li komencis novan aventuron estante 31-jara. La
nova ĵurnalo, eĉ se pretendite socialista, estis financiata, interalie, far
entreprenistoj, la Fiat… kiuj atingus profiton se Italio enirus en la milito. Aliaj
subvencioj rekte venis el la landa registaro. Tiu rilato kun la mondo de la nego-
coj radikale ŝanĝis lian vivon: la proprieto de la ĵurnalo provizis al li viv-
rimedon kaj platformon por sin lanĉi al landa politiko. Publikigita ekde no-
vembro de 1914, la ĵurnaklo de Mussolino pledis favore al la eniro en la militon
kaj akre atakadis la Italan Socialistan Partion pro kio li estis elpelita el ĝi.
Fine Italio eniris en la militon kaj Mussolini deklaris ke tio estas glora kaj de-
cida evento. Li ne estis rekrutita tiam, eble al la armeo ne interesis iu revoluci-
ulo en siaj vicoj. Kiam fine li estis rekrutita, Mussolini konstatis ke la milito
29