Page 30 - heleco-97
P. 30
estos longa kaj sanga. Eĉ dum la konflikto, Mussolini daŭre administris sian
gazeton, per kiu li pledis por ke ĉiuj pli ol tridek-jaraj viroj estu senditaj al la
fronto. En decembro de 1915, li profitis permeson por edziĝi al Rachele per ci-
vila ceremonio. Naŭ monatojn poste naskiĝis ŝia unua vira infano, Vittorio. Li
pasigis jaron kaj duonon en la fronto, kie li estis bone taksata de la superuloj.
En februaro 1917, Mussolini rezultis vundita pro eksplodo de kuglo. En junio li
estis sendita hejmen pro handikapo kaj revenis al la gazeto. En la tranĉeoj, en
kontakto kun la homoj, li konstatis, ke la socialismo ne altiris ilin. Li sentis pa-
sion pri la revolucio, sed ne pri la malriĉuloj aŭ la proletoj, kiuj estis nur la
amaso, sur kiu li esperis sin apogi. Li sentis ĉagrenon pro tio ke post la Rusa
Revolucio ĉi tiu lando eliris el la milito kaj permesis al Aŭstrio plifortigi sian
fronton kontraŭ Italio. Li diris ke Lenino estis malkuraĝa perfidulo al la vera
revolucio. Li asertis, ke la rusa estas primitiva popolo kiu devas esti forpelita
preter la Uraloj.
Finiĝinte la milito, Mussolino konsideris la finan venkon de Italio en la milito
kiel «la plej grandan venkon en la historio de la mondo». En 1918, li ŝanĝis la
redakt-orientiĝon de Il Popolo d’Italia. Li difinis la Marksismon kiel «amaso da
ruinoj» de neaktualaj ideoj. La gazeta subtitolo ŝanĝiĝis de «Socialista Gazeto»
al «Ĵurnalo de la batalantoj kaj produktantoj». Ĉirkaŭ Mussolini, kun la deziro
serĉi lokon en la politiko kaj en lia gazeto, komencis kolektiĝi militaj vetera-
noj, nostalgiaj pri perforto, ĉiutipaj nekontentaj uloj kun la politika klaso... Tie-
le naskiĝis la fasci, la faskoj, iu simbolo prenita el la romia imperio: ĝi estis pak-
aĵo de vergoj, portitaj de la eskortoj de aŭtoritatuloj kaj juĝistoj, kiu restis kiel
emblemo de la potenco. Mussolini skribis ke la milito estis grandega sukceso,
ĉar estis atingitaj preskaŭ ĉiuj naciismaj gajnoj. La «naturaj limoj» de Italio es-
tis certigitaj kaj komencis nova epoko de libereco kaj justeco. Tamen li baldaŭ
rimarkis, ke multe pli utilas nutri malkontenton kaj helpi krei la ideon de «kri-
pla paco». Li opiniis, ke Italio devas insisti atingi «grandan imperian destinon»
kaj egan teritorian ekspansion.
La 2an de marto 1919, Il popolo d'Italia anoncis surstratan kunvenon en Milano
la 23an por krei «la kontraŭpartion», kontraŭ la ĉiamaj maldekstraro kaj dekstr-
aro, kontraŭ socialistoj kaj popularanoj (katolika partio). La «kontraŭpartio»,
ekster la tradicia politiko, estis la Fasci di Combattimento (Batal-faskoj). Ili volis
transformi la italan vivon, «per revoluciaj metodoj, se necese». Partoprenis ne
pli ol tricent uloj, plejparte sindikatistoj kaj anarkiistoj, krom iuj perfortemaj
milit-veteranoj. Mussolini faris mitingon kun altiraj sloganoj sed sen klara linio.
Kontraŭ la disipado, aboli la Senaton kaj modernaj proponoj kiel la virina voĉ-
don-rajto. La baza ideo estis detrui la kapitalisman sistemon, ŝtatigo de ban-
koj, eksproprietigoj de riĉuloj ktp. Estis ĝenerala deziro fari ion, rompi ĉion,
ŝanĝi la realaĵon, kvankam ne estis klare kiamaniere. Tiele difinita, la faŝismo
ne estis klara afero. Temis pri ambigua ideo formita de oportunismo, eventualaj
30