Page 31 - heleco-97
P. 31

cirkonstancoj kaj politika taktiko, ne sciante Mussolino mem kio tuj elirus el
            ĉio-ĉi. Li sciis, kion li volis, la povon, kaj la ceteron li elpensis survoje, ĉar
            ĉefe li havis grandan politikan talenton por kapti la anim-staton de la amasoj
            kaj reagi rapide. Estas instrua ĉi tiu frazo lia: «Ni permesas al ni esti aristokra-

            toj kaj demokratoj, konservativaj kaj progresemaj, reakciaj kaj revoluciaj, laŭ-
            leĝaj kaj kontraŭ-leĝaj, laŭ la cirkonstancoj de tempo, loko kaj situacio». An-
            kaŭ ene estis diverseco, kun la sola komuna afero de la malkontento pro la sen-

            laboreco, la inflacio, kaj la malamo al ĉiu dominanta sistemo. Resume, temis
            pri ĝenerala mobilizado de ĉiuj kiuj sin sentis forlasitaj de la politiko, sen klara
            loko en la socio, kaj kiuj volis dediĉi ili mem al ĝi. Sed ĉefe, mezklasanoj: ho-

            moj travivintaj la militon, en kiu ili lernis malestimi la dekadencan povon kaj
            aprezi iajn valorojn pli energiajn. Ili sciis uzi armilojn kaj plaĉis al ili fari tion,
            ili estis perfortemaj. Ilia argumentado estis la batado.

            Monaton post la prezento de la fasci, iu grupo atakis kaj detruis la redakciejon
            Avanti! en Milano, kiun Mussolino estis direktinta ĝis antaŭ nelonge. De tiam of-
            tis la perforto: en aprilo de 1920 iuj el ĉi tiaj knaboj atakis socialistan akton kaj
            per bastonoj mortigis tri ĉeestantojn kaj lasis kvardek vunditojn; la polico ne

            intervenis. Ja, la aktivularo de Mussolino estis altirante la simpation de la domin-
            anta klaso. Baldaŭ aldoniĝis al ili la ter-posedantoj kiuj abomenis la ruĝulojn kaj
            volis ordon per perforto, kaj ĉi tiuj estis klare dekstruloj. Tiele naskiĝis la pun-

            squadre (skipoj da bravulaĉoj). Ĉi tio okazis sur la fono de pliiĝo de la laborista
            kaj kamparana perturbo, kun okupado de fabrikoj kaj terenoj; temis, ja, pri in-
            tensiĝo de la klasbatalo.
            En tiu kunteksto okazis la dalmatia afero. En la pacaj interakordoj de Versajlo

            post la mondmilito en 1919, la italaj postuloj estis ignorataj kaj oni ne donis al
            tiu lando la teritorion de Fiumo, la nuna Rijeko, en Kroatio. La naciistoj t. n.
            iredentisti, ne rezignis pri la perdo de la teritorioj de Trentino, Venezia Giulia kaj

            Dalmatio.  Mussolino  komencis  ĉi  tiun  aventuron  kun  la  granda  nacia  poeto,
            Gabriele D’Annunzio, kvankam ili tute ne simpatiis unu la alian. La 12-an de
            septembro de 1919, D'Annunzio gvidis forton de pli ol mil volontaj «legianoj»

            kaj armeo-dizertintoj, al la pridisputata urbeto Fiumo. Ĝi kreis egan streĉiĝon
            inter Italio kaj ĝiaj aliancanoj post la milito. Dum la somero okazis tie  tumul-
            toj el kiuj mortis iuj francaj soldatoj, do, por restarigi la ordon, oni decidis mal-

            pliigi  la  grandon  de  la  itala  kontingento  de  la  aliancita  garnizono.  Tio  plue
            kolerigis la lokajn patriotojn kaj militajn aŭtoritatojn en la areo. Antaŭ la krizo
            de Fiumo, D´Annunzio kun siaj sekvantoj okupis tiun pridisputatan teritorion.
            Li okupis la urbon sen kontraŭrezisto kaj restis tie ĝis decembro de 1920. Dum

            pli ol unu jaro, D´Annunzio defiis sian propran registaron, la aliancitajn poten-
            cojn kaj Jugoslavion. Estis defio ankaŭ por Mussolino mem kaj la faŝisma mov-
            ado,  ĉar  se  D’Annunzio  sukcesus  konkeri  ne  nur  Fiumon,  sed  ankaŭ  Italion,

            Mussolino iĝus ne pli ol subulo lia. Mussolino devis zorge taksi sian pozicion.

                                                              31
   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36