Page 32 - heleco-97
P. 32
Li devis deziri sukceson al la operacio, sed li
ne povis esti implikita en ebla fiasko. D’An-
nunzio deklaris Fiumon sendependan ŝtaton.
La incidento estis multe pli ol teatra kaj anek-
dota faro de la ekscentra verkisto. Temis pri
danĝera precedenco kaj klara defio al la Trak-
tato de Versajlo, kaj metis la italan registaron
en tiklan nacian kaj internacian situacion.
D’Annunzio ignoris la Traktaton de Rapallo
inter Italio kaj Jugoslavio kaj deklaris mili-
ton al Italio. Li troigis; la itala armeo fine ag-
adis kaj Fiumo kapitulacis en decembro de
1920, post kiam la itala Mararmeo bombar-
dis la urbon. Mussolino lernis la lecionon de
la sukcesoj kaj fiaskoj de la «unua Duko».
Feliĉigis lin tio ke unu el liaj ĉefaj rivaloj nul-
iĝis sen ke li intervenu persone. La nigraj ĉe-
mizoj kaj aliaj simboloj de la movado de
D’Annunzio integriĝis en la faŝisman pompon.
Sed Mussolino venis al la konkludo ke estis
en la stratoj de Italio kaj ne en la teritorio de
Fiumo kie oni devus konkeri la povon.
La unua kongreso de la Fasci estis en okto-
bro de 1919 en Firenco, sed denove temis pri
ambigua retoriko, kiel la ĉiama sindifino de
Mussolino. Iuj historiistoj opinias ke li ne ha-
vis enkape ian konkretan ideon pri la ŝtato kaj
la partio, li improvizadis survoje, kvankam
fine trenis lin la okazintaĵoj. Sed li esence ro-
lis kiel lidero, ĉar li komprenis la malkonten-
ton de la homamaso kaj faris el ĝi politikan
sintezon. La faŝisma programo de 1919, pre-
nis elementojn de maldekstre kaj dekstre. De
maldekstre, la faŝistoj prenis la postulon de
la okhora labortago, la minimuma salajro, kaj
iun formon de socia sekureco kune kun kapi-
talimpostoj. De la dekstraro la faŝismo prenis
sian patriotan kaj naciisman retorikon, ĝiajn
atakojn kontraŭ la «kripla venko» kaj la fron-
tan malakcepton de la itala socialisma partio.
Ĝi postulis «teron por la kamparanoj» kaj re-
32