Page 33 - heleco-97
P. 33
prezentadon de la laboristoj en administrado de la industrioj, same kiel progre-
sivan imposton sur kapitalo, eksproprietigon de teroj kaj fabrikoj, kaj konfis-
kon de la troaj profitoj akiritaj dum la milito. Sendube tio estis kontraŭdira pro-
gramo, sed la faŝismo celis apelacii al ambaŭ: la maldekstruloj kaj la eksbatal-
antoj. Ĉiukaze en la balotado de 1919, sen klaraj aliancanoj dekstre kaj mal-
dekstre, la faŝistoj fiaskis: ili atingis nur unu parlamentanon. Gajnis la social-
istoj per 32 elcento el la voĉdonoj, kvardek-oble pli ol la faŝitoj. Krome, la
kontraŭleĝa posedo de armiloj igis ke Mussolino, inter aliaj, estis arestita, kvan-
kam por mallonga tempodaŭro.
La balotado estis malfavora ankaŭ por la liberala registaro. En la parlamento
estis tiam 156 socialistaj deputitoj kaj 100 popolari (katolika partio). Mussolino
konsideris, ke la sola alternativo kiu restis al li estis fari klaran turniĝon deks-
tren, tial en 1920 li forlasis multajn el la plej maldekstraj elementoj de la faŝ-
isma programo. Por li, la socialista plimulto estis bona novaĵo, ĉar ĝi alarmis la
konservativulojn de la lando. Paniko disvastiĝis en la supera burĝaro, kiu du ja-
rojn post la Rusa Revolucio vidis, ke alia povus okazi en Italio. La periodo ek-
de la fino de la milito ĝis la fino de 1920 estas nomata la bienio rosso (ruĝa du-
jaro) en la itala historiografio. La kapto de la povo en Rusio far la bolŝevistoj
en 1917 vekis en la burĝaro de Eŭropo timegon pri ebla komunista revolucio.
Grandparto el la faŝistaj aktivuloj estis tiuj, kiuj suferis la seriozan ekonomian
krizon post la milito. Fine de 1919, kiam la trupoj malmobiliziĝis, la senlabor-
eco atingis du milionojn da homoj. Inflacio forpafiĝis; la prezoj plialtiĝis pres-
kaŭ 50 elcente. Laŭ la ekonomio malboniĝis, la politika kontraŭfrontiĝo pliiĝis.
Post la milito, italaj industriaj laboristoj amase alkuris al la Socialista Partio,
kies membraro pliiĝis de preskaŭ 50.000 en 1914 al 200.000 en 1919. Tiu par-
tio celis la revolucion; inspiritaj de la revoluciaj eventoj en Rusio en 1917, la
socialistoj postulis la falon de la liberala reĝimo. La celo, laŭ la partio, estis
«socialisma respubliko» kaj la «diktaturo de la proletaro». En la kongreso de
1919 oni konkludis ke por atingi tion estus necesa la «uzon de perforto por la
konkero de povo». Multaj mezklasanoj teruriĝis. En septembro 1920, industriaj
laboristoj okupis fabrikojn en la nordo de la lando. Post kelkaj tagoj, ĉirkaŭ
400.000 laboristoj partoprenis en atakoj al fabrikoj kaj industrioj. La entre-
prenistoj, en situacio de paniko, petis al la registaro energie agi por meti finon
al ĉi tiuj okupoj. Tamen, la registaro de Giolitti subtenis politikon de neŭtraleco,
ĉar li estis konvinkita, ke la uzo de la forto okazigus sangoverŝadon kaj pensis,
ke la okupoj ĉesos per si mem. Kiam evidentiĝis, ke la okupataj fabrikoj estis
uzataj por fabriki armilojn por la strikistoj, la burĝuloj komprenis ke estus
baldaŭ okazonta socialista revolucio. La laboristoj de grandaj kompanioj, kiel
Fiat, kreis fabrikajn konsilantarojn, similaj al la sovietoj de la Rusa revolucio.
Ĉi tiuj konsilioj konsideris ke la sindikatoj kaj la itala Socialista Partio estis
falsaj revoluciuloj. La itala socialista partio estis profunde dividita inter la re-
33