Page 34 - heleco-97
P. 34
formistoj, kiuj volis akiri koncesiojn al la laboristoj per la parlamenta sistemo,
kaj la ekstrema maldekstraro, poziciigita ĉirkaŭ Antonio Gramsci, kiu volis efek-
tivigi revolucian batalon ekster la parlamento per la konsilioj de laboristoj kaj
kontrolo de la produktado fare de ili. Tiele okazis fatala disiĝo inter la partia
bazo kaj la gvidantaro. En 1921, Gramsci kaj ties samideanoj disiĝis el la Itala
Socialista Partio kaj fondis la Komunistan Partion de Italio (PCI). Gramsci kaj
liaj komunistoj faris eksperimenton kun la «fabrikaj konsilioj», por fondi no-
van ŝtaton regatan de laboristoj. Tamen la partio estis tro malgranda por prezen-
ti minacon, kvankam ĝi faciligis la propagandan laboron de la faŝismo.
Mussolino mem tute ne klare sciis kio estis la faŝismo, sed li estis tre lerta kaj li
decidis forlasi sian ribeleman maldekstran animon; en la maldekstraro tute ne
atentis pri li, kaj en la dekstraro li havis liberan kampon. En la dekstraro estis la
timo kaj la malamo al la perturbantoj, la deziron al ordo... En unu el la multaj
registaraj krizoj de tiuj jaroj, la faŝistoj spontane sin metis sub la ordonojn de la
aŭtoritatoj, kiel paramilitistoj, por defendi la stabilecon. Tiuj knaboj kiuj solv-
adis problemojn estiĝis modo en la konservativa mondo kaj multaj hastis aldon-
iĝi al ili. La faŝismo, neekzistinta en la balotado, komencis rapide kreski. Pens-
ante pri la sekva balotado, Mussolino aliancis kun la ĉefministro, la konservati-
va Giolitti. En la elektoj de 1921, Giolitti, sen aliancanoj, elektis aliĝi al Musso-
lino kun la espero de enloĝi lin en la parlamenta ludo. Sed la afero rezultis in-
verse. La tradiciaj partioj subtaksis la faŝismon. Mussolino uzis tiun aliancon
por ludi lertan rolon en la balotado. Ĉio-ĉi dum liaj bravulaĉoj daŭre batadis en
la vilaĝoj, urboj kaj fabrikoj. Li atingis kvardek kvin parlamentanojn kaj tuj
anoncis, ke li ne subtenos registaron de Giolitti, kiu tiam malkovris kiom ĝi
estis trompita. Mussolino ŝajnis agi impulseme, per intuicia kaj freŝa inspiro,
sed ofte ĉiu lia movo estis kalkulita.
La fasci kreskis kiel fungoj. Sed ili daŭre ne estis unu partio, ili estis lokaj or-
ganizoj kun sia estro, kiuj ŝprucis ĉi tie kaj tie spontane, ĉiu kun siaj lokaj traj-
toj kaj ofte kun tre disaj ideologioj ĉar la faŝismon ĉiu komprenis siamaniere,
de maldekstre al dekstre, kvankam fine sin altrudis tiuj de la dekstraro. En mul-
taj urboj estis senĉesaj interfrontiĝoj inter ruĝuloj kaj nigruloj, kun mortoj, pu-
naj ekspedicioj, atakoj en iuj regionoj kaj portempa kapto de malgrandaj urboj.
Laŭ pliiĝis la sociaj konfliktoj, pliiĝis ankaŭ la faŝista perforto, ofte mendata de
komercistoj aŭ terposedantoj. La nombro da faŝismaj taĉmentoj multobliĝis tra
la tuta itala geografio. La metodoj estis brutalaj, sed efikaj. En 1920, miliono
da terkulturistoj estis en striko. En 1921, la nombro estis nur 80.000. Laŭ Mus-
solini, estis konfirmita la «fera bezono de perforto». Ĉi tio daŭris tra la vintro
kaj printempo de 1921, periodo en kiu pli ol okdek sindikataj oficejoj estis de-
truitaj, kun ducent mortintoj kaj okcent vunditoj. En la printempo, kelkaj italaj
regionoj estis fariĝintaj redutoj de la faŝismo. La polico ne kapablis defendi la
ordon, aŭ rigardis aliflanken, ĉefe se la batantoj estis faŝistoj. Ĉar la nigrĉemiz-
34