Page 35 - heleco-97
P. 35

uloj batadis pli kaj pli bone, multaj laboristoj iris al la faŝismaj sindikatoj. Estis
            tri jaroj da latenta civilmilito, kun provoj de militarecaj mobilizoj, antaŭ efe-
            meraj kaj senutilaj registaroj, sed la tradiciaj partioj kaj institucioj ne konsciis
            pri tio. La demokratio degeneradis. La bildo kompletiĝis per la bankroto de ban-

            koj kaj politika fragmentiĝo en ĉiuj partioj, ĉefe en la maldekstraro. Mussolino
            komprenis, ke la povo estis surstrate kaj kaptus ĝin tiu kiu dominus la straton.
            Tiam li komencis gajni la favoron de la urba kapitalismo, kiu komencis financi

            lian  partion.  Do  li  komencis  defendi  privatajn  posedaĵojn.  Mussolino  ludis
            duoblan rolon sen plena kontrolo, ĉar liaj bravulaĉoj agadis siamaniere, gvid-
            ataj de siaj lokaj estroj, sed samtempe li devis doni ŝajnan garantion de stabil-

            eco por ne timigi la burĝaron. Kreita la kaoso far liaj bestoj, li prezentis sin kiel
            la solan kapablan teni ilin... Liaj klopodoj por efike organizi la faŝismon atingis
            konvenan por li rezulton kun la fondo de la Nacia Faŝisma Partio en oktobro de

            1921: la faŝismo ne plu estis nur movado, sed vera politika partio. La partia
            kongreso formale agnoskis Mussolinon kiel la gvidanton de la faŝismo.
            Socialistoj estis atakataj de faŝistoj, kaj tiu perforto etendiĝis eĉ al la parlamen-
            to, kie deputito estis batita de grupo de faŝistoj. Ili tenis siajn armilojn en la par-

            lamentejo kaj minacis kontraŭulojn. La faŝisma brutaleco ankaŭ altiris novajn
            membrojn al la partio. Fine de 1921, ekzistis jam 834 lokaj sekcioj kaj preskaŭ
            250.000 membroj en la Nacia Faŝista Partio. Okaze de ĝenerala striko en aŭ-

            gusto 1922, la faŝistoj profitis por montri sin kiel garantiuloj de la ordo, por ke
            la publikaj servoj funkciu. Estiĝis ĝenerala penso ke tiuj nigrĉemizaj junuloj
            estis pli efikaj ol la ŝtato, ĉar la ŝtato estis nekapabla; alivorte, faŝismo kaj ko-
            mercistoj renkontiĝis. Mussolino alvenis al evidenta konkludo: «Se hodiaŭ ekzis-

            tus en Italio ia registaro inda je tiu nomo, ĝi devus sendi la karabinieriojn por dis-
            solvi nin kaj okupi niajn sidejojn. Ne koncepteblas armita organizo kun koman-
            do kaj reglamento en ŝtato kun sia armeo kaj polico. Sed okazas ke en Italio la

            ŝtato ne ekzistas. Ĝi estas senutila, ni nepre devas atingi la povon». Mussolino
            estis devigita persvadi la grandan kapitalon, ke li estas la plej efika armilo kon-
            traŭ la socialismo, tial li devis rezigni pri siaj plej radikalaj teniĝoj. Li devis re-

            zigni pri sia respublikanismo, ne nur por altiri la altklasan socion, sed, eviden-
            te, por trankviligi la reĝon kaj atingi ĉi ties apogon. Estis ankaŭ necese, atingi
            la simpation de la armeo. Liaj flirtadoj kun la framasonoj estis utilaj al li por

            kontakti kun iuj altrangaj oficiroj. La lideroj de la framasonismo estis proviz-
            inte fondusojn al la faŝismo, kiun ili konsideris valoran aliancanon kontraŭ la
            socialismo. Tamen li baldaŭ rompis tiun rilaton: en februaro de 1923, li mal-
            permesis al la anoj de la Nacia Faŝisma Partio iĝi framasonoj. Tio estis la plej

            tipa taktiko de Mussolino: uzi ajnan utilan kontakton, kaj poste rifuzi ĝin sen-
            indulge, kiam ĝi jam servis al liaj celoj.
            La 24an de oktobro 1922 kolektiĝis en Napolo grandnombro da nigr-ĉemizuloj,

            sesdek mil homoj. La lando estis matura por la aventuro kaj estis alveninte la

                                                              35
   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40