Page 81 - heleco-97
P. 81

majo. Entute, la kampanjo daŭris sep monatojn, ĝis ma-
            jo de 1936. En 1937, post kelkjara enprizoniĝo, mor-
            tis la komunista lidero Antonio Gramsci. Aliaj lideroj

            de Maldekstraro, kiel Sturzo, Turati kaj Palmiro Togli-
            atti, estis en ekzilo. Estis ankaŭ ioma opozicio al re-
            ĝimo de Mussolino far katolikaj organizaĵoj, sed plej-

            parte el la itala katolikismo komforte instaliĝis en la
            faŝista reĝimo, ĉefe post kiam, en la jaro 1929, la Va-
            tikano  kaj  Mussolino  interakordis  la  t.  n.  Pakto  de
            Laterano per kiu normaliĝis la rilatoj inter la papa sid-
            ejo kaj la itala ŝtato, rilato kiu tute ne ekzistis ekde la

            kreado de la itala ŝtato en 1870. Per tiu Laterana Trak-
            tato,  la  Vatikano  iĝis  sendependa  ŝtato  ene  de  Romo.
            Esence la papo, laŭ tiu traktato, agnoskas, ke la urbo Ro-

            mo estas la ĉefurbo de la ŝtato Italio, ne papa teritorio,
            dum la itala ŝtato agnoskas la politikan kaj teritorian su-
            verenecon de la Vatikan-urbo, kiu do estas agnoskata
            kiel urboŝtato. Oni devas agnoski ke ne mankis al Mus-
            solino saĝeco por alfronti tiun aferon kun la Eklezio, kiu

            havis malfacilan solvon ĉar la Papoj estis kontrolinte
            egan parton el Italio dum multaj jarcentoj. Hodiaŭ, kiam
            jam ne plu ekzistas la faŝista reĝimo, daŭre validas tiu

            interakordo inter Italio kaj la Vatikano.
            Pli  malfeliĉa  estis  la  akordo  kiun  Mussolino  entre-
            prenis poste kun la nazia Germanio, tiu alianco konata
            kiel «Akso Berlino-Romo». La unua persona renkont-
            iĝo inter ambaŭ faŝistaj lideroj okazis en Venecio la

            14-an de junio de 1934. Tiu vizito de Hitlero al Italio
            daŭris du tagojn. En ĝi oni alvenis al neniu konkreta
            interakordo. Pli fruktodona estis la vizito kiun Hitlero

            faris la 3-an de majo de 1938 kaj kiu daŭris sep ta-
            gojn; tiam, krom Romon, Hitlero vizitis ankaŭ Floren-
            con kaj Napolon. Tiam jam ekzistis la pakto nomita
            «Akso Romo-Berlino», ĝi estis subskribita en oktobro de
            1936, plurajn monatojn post la Olimpiaj Ludoj en Ber-

            lino. Ŝajnas ke Hitlero ĉiam malaprezis la aliancon kun
            Italio; iam li deklaris: «Eble Mussolino estus unu romi-
            ano, sed tamen lia popolo estas konstituita de italoj».

            Fine de 1936 Hitlero sin sentis pli forta kaj kuraĝis
            entrepreni aŭdacajn diplomatiajn kaj politikajn inicia-
            tojn kiel la subskribon de iu pakto kontraŭ-Komintern
            kun Japanio. Francio kaj Britio kondamnis la rompon

                                                              81
   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86