Page 83 - heleco-97
P. 83
kiuj inspiris ĝin. La plej notinda diferenco estis tio ke
la falangismo, kiel ne povus esti alimaniere en la
hispana dekstraro, estis tre inklina kaj respektema
rilate al la katolika religio. En Hispanio ĉiam la
RomKatolika Eklezio identiĝis kun ĉiuj reakciaj kaj
konservemaj povoj kaj benis ilin. La simileco kun
ceteraj faŝismoj estis, kompreneble, la komuna celo
de ĉiuj tiutipaj movadoj: altiri la homamasojn for
de la klasbatalo pere de ambigua programo kun
socialista enhavo kiu poste povus esti ignorata. Kiel
tradicia simbolaro, ĉi-kaze ne povis esti referaĵo al
la romia imperio, kiel ĉe Mussolino, aŭ rasismaj
depostuloj kiaj tiuj de la naziismo. Oni prenis la em-
blemon de la jugo kun la sagoj, kiu estis tiu alpren-
ata de la t. n. «Katolikaj Gereĝoj», Izabela kaj Fer-
dinando. La hispana faŝismo alprenis kiel referaĵon
tiun epokon ĉar ĝi elvokis la imperian etapon de His-
panio. Estis dum la reĝado de tiu geparo kiam iu his-
pana ŝip-ekspedicio malkovris la amerikan kontinen-
ton inaŭgurante la hispanan imperion. La menciitan
emblemon oni surmetis al nigra-ruĝa flago ĉar tiuj ko-
loroj estis la emblemo de la anarkiismo; temis pri tri-
buto al la ĝis tiam ĉefa maldekstra forto de Hispanio,
kiel simbolo de la maldekstraj depostuloj kiuj ne po-
vas manki en ĉiu faŝisma movado se ĝi vere volas
konfuzi la laboristaron kaj ceterajn popolamasojn.
Sekvante la modelon de siaj italaj kaj germanaj sam-
ideanoj, la hispanaj falangistoj intencis perforte konkeri
la straton konkurante kun la manifestacioj de maldekstr-
aro, kies partioj havis, ankaŭ ili, organizitajn taĉmen-
tojn kapablajn alfronti kaj realigi perforton. Tiuj de
la Falango aŭdacis ataki sidejojn de sindikatoj kaj
de maldekstraj partioj. En februaro de 1936 okazis
balotado per kiu la Maldekstro rekuperis la povon
kiun ĝi perdis en 1933. La Falango estis malpermes-
ita kaj ties lidero enkarcerigita, sed la perforto plu-
daŭris kaj estis murditaj iuj gravaj personoj de ambaŭ
socipolitikaj blokoj. Dum la 17-a kaj 18-a de julio la
armeo ribelis kontraŭ la registaro en multaj lokoj en
la lando. Male ol tio okazinta en Italio kaj Germa-
nio, en Hispanio la laŭleĝa regantaro rezistis kaj al-
83