Page 85 - heleco-97
P. 85
konis lian rutinon, venis al lia alpa rezidejo por provi
orienti Hitleron al specifa politiko. Kutime la ministroj
devis plenumi "la volon de la Führer", kiu estis malferm-
ita al ampleksaj kaj dubasencaj interpretoj. La nazia ŝta-
to estis kvazaŭ milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, kio altigis la
pozicion de Hitler kiel la fonto de la tuta aŭtoritato. Rib-
bentrop, ministro pri eksterlandaj aferoj, malamis Goe-
ring-n, la estron de la Luftwaffe. Li malfidis je la arkitek-
to Speer, kiu timis Himmler-on, la estron de la SS, kiu
siavice malamis la estron de la partio, Bormann,-n kiu
malamis la ministron de propagando, Goebbels-n, kiu mal-
amis Ribbentrop-on, en senfina erara rondo.
Hitlero malmulte laboris pri ŝtataj aferoj, kvankam ne-
nio grava okazis sen lia konsento. Li neniam interes-
iĝis pri la maŝinaro de registaro, evitis la oficialan ruti-
non kaj apenaŭ sidis en sia berlina oficejo krom por has-
te subskribi dokumentojn aŭ nomumojn prezentitajn al
li. Ĉi tio estis pro lia naŭzo al burokratio kaj lia mal-
emo kompromitiĝi per skribo. Fakte, lia karismo depen-
dis de lia malproksimiĝo el la ordinaraj aferoj por sub-
teni lian aŭreolon de senerareco. Tiamaniere la enorma
populareco de Hitlero persistis meze de kreskanta sen-
kreditiĝo de la nazia partio. Hitlero preferis lasi la labo-
ron al la nomumitaj ministroj. Ĉi tio donis al li konsider-
indan povon kaj kaŭzis grandan rivalecon inter ili. La
plej grava afero por ministro estis konservi la fidon de
la Führer. Tiuj, pri kiuj li fidis, povis alproksimiĝi al li
kaj peti lian apogon por siaj proponoj. Hitlero preskaŭ
neniam enlitiĝis antaŭ la tria horo matene, ĉar li sufer-
adis de kronika sendormeco kaj kutime devis engluti
dormigajn pilolojn. Lia vivstilo ne estis sana; li nek fu-
mis nek trinkis alkoholaĵojn, kaj estis strikta vegetar-
ano sed li ne estis sana. Li suferis multajn fizikajn mal-
sanojn, inkluzive stomakajn problemojn, galajn proble-
mojn kaj ulcerojn. Poste, submetita al la streĉo de la mi-
lito, Hitler komencis manĝi kreskantajn kvantojn da me-
dikamentoj por stimuli sian energion. Ekde 1936 li es-
tis ekzamenita de la doktoro Morell. Ĉi tiu konfesis es-
ti uzinta kun Hitlero serion da medikamentoj en kiu es-
tis ne malpli ol dudek-ok drogaj miksaĵoj. Hitlero neniam
sukcesis forigi tiun dependecon. Li timis morti antaŭ ol
85