Page 82 - heleco-97
P. 82
de la Traktato de Versajlo, kaj la Ligo de Nacio kondamnis ankaŭ la italan agre-
son al Etiopio. Sendube ĉio ĉi estis la unuaj sonoj de la trumpetoj anoncantaj la
Duan MondMiliton, sed eble neniu komprenis tiam ke, fakte, iamaniere, tiu milito
estis jam komenciĝinte en Hispanio en julio de tiu jaro 1936.
Ni jam vidis ke Hispanio estis inter la unuaj landoj kie Mussolino havis imit-
antojn. Sed la provo de Generalo Miguel Primo-de-Rivera ne sukcesis kaj li de-
vis demisii post sep-jara regado pro manko de popola kaj institucia apogo. Ĉi
tie ni ne priskribos la okazintaĵojn de tiuj kaj la sekvaj jaroj; detalan prirapor-
ton de tiu epoko oni povas vidi en la 88-a numero de ĉi tiu revuo Heleco. Nun ni
nur skize priskribos la tiamajn eventojn, atentante pli pri la specifaĵoj de la his-
pana faŝismo, tio kio igas ĝin simila al la klasikaj faŝismoj, kaj tio kio dife-
rencigas ĝin de la itala kaj germana modeloj.
La falo de la diktaturo de Primo-de-Rivera estis kaŭzo ankaŭ de la falo de la reĝo
kiu konsentis tiun diktaturon; unu jaron post la demisio de la Generalo estis star-
igita la t. n. «Dua Respubliko». Estis granda konsento en la lando pri tiu ŝanĝo de
politika reĝimo, sed tiu ĝenerala akcepto de la Respubliko ne signifis socian inter-
akordon, sed socian krizon. Fakte, la kvin jaroj de la daŭro de la Respubliko,
antaŭ la komenciĝo de civil-milito, estis plenaj je politika kaj socia malstabileco,
malordo kaj eĉ perforto; la civilmilito mem estis rekta rezulto de tiu ĥaoso. La
tri unuajn jarojn, la registaroj kun ega socialista influo, intencis meti solvon al la
problemoj de multaj jarcentoj de maljusteco kaj subevoluo. La reago de la
tradiciaj fortoj de la dekstraro haltigis tiun progresistan procezon, kaj tio
provokis intencon de revolucio (fiaskintan) far la plej radikalaj fortoj de mal-
dekstraro. En tiu kunteksto ege kreskis la komunista partio fondita en 1920 kaj
kies celo kaj alvokiĝo, kiel okazis kun ĉiuj ceteraj tiamaj kompartioj, estis imiti
la rusan revolucion. Kaj jen tiutipa situacio provokis, same kiel en Italio kaj
Germanio, la aperon de faŝism-tipaj organizaĵoj. Por pli kompleta ekkono de la
disvolviĝo de la situacio dum tiuj jaroj, oni vidu la menciitan numeron de nia
revuo, konkrete la ĉapitrojn alireblajn tra la retadresoj:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/21-23.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/24-26.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/27-29.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/30-32.html
Por konstati kiom multe la germana kaj itala faŝismoj ĝuis prestiĝon en la dekstr-
araj sektoroj de aliaj landoj, oni devas rimarki ke en Hispanio formiĝis en tiu epo-
ko diversaj rondoj kun faŝisma inspiro, aldone al la jam tradiciaj dekstraraj rondoj
de karlistoj, aliaj monarkiistoj kaj la integristaj katolikoj. En oktobro de 1933 ĉiuj
apartaj faŝismaj rondoj unuiĝis en unu partion nomatan «Hispana Falango» sub la
gvido de la plej karisma inter la faŝistaj lideroj de la lando, José Antonio Primo-
de-Rivera, filo de la diktatoro kiu estis reginta la landon de 1923 al 1930. Estis
simileco kaj ankaŭ diferenco inter la Falango kaj la itala kaj germana modeloj
82