Page 77 - heleco-97
P. 77
Similajn internajn partiajn problemojn devis alfronti antaŭe Mussolino, kaj li
solvis la aferon malsammaniere ol Hitlero. Sed notindas ke li krome havis mal-
saman ideon pri la rolo de la partio. Male ol Hitlero, Mussolino konsideris ke li
neniam devus konsenti ke la faŝista partio estu ŝtato ene de la ŝtato. Li opiniis
ke ne estus necesa al li la partio por regi Italion; por tiu tasko li jam disponis je
la polico kaj la publika administracio. La partio estus utila al li kiel ilo por
dissendi la «faŝistajn» valorojn, eduki la junularon kaj organizi sociajn aran-
ĝojn. Sed iuj radikalaj elementoj de la partia anaro deziris ke la faŝismo alprenu
la ŝtatan strukturon kaj ĉi ties subpremantan aparaton. Kaj estis aliaj partianoj
(sindikatistoj, teknokratoj…) kiuj pensis ke la brutaleco de la squadrismo de-
vus malaperi. En partioj kun ambigua programo, kia estis la itala faŝismo kaj an-
kaŭ la germana naziismo, estas neevitebla la generiĝo de tiaj kontraŭdiroj. Mus-
solino sciis lerte manovri por nuligi la povon de la lokaj kaj regionaj lideroj de
la partio, kun pacienco kaj sen perforto, kvankam, jes ja, li devis eksigi el la par-
tio la plej turbulentajn elementojn el ties membraro. Dume estis rekrutitaj novaj,
alitipaj partianoj. Dum la jaroj 1926-1927 estis varbitaj 300.000 novaj membroj
de la partio. Ĝenerale, temis pri oportunistoj kaj karieristoj kiuj vidis en la par-
tio iun vojon por altrangiĝo kaj plibonigo de sia persona vivo. En la jardeko de
1930, la kamparanoj kaj laboristoj kiuj antaŭe estis preskaŭ 30 elcente el la parti-
anoj, restis malplimulto. Estis forigitaj el la partio 60.000 squadristi kaj disiden-
taj faŝistoj. Purigante la italan faŝisman partion de ĝiaj plej ekstremistaj elemen-
toj kaj malfermante la pordon al novaj membroj, Mussolini ankaŭ detruis siajn
esperojn, ke faŝismo fariĝu revolucia elito. Male, la partio iom post iom transform-
iĝis al politika grupo de mezklasaj laboristoj kaj oportunistoj, karakterizata de
sia nepotismo kaj korupteco. Promociante duarangajn faŝistojn, Mussolini mon-
tris sian zorgon eviti la aperon de eblaj rivaloj. La plej dinamikaj kaj karismaj
homoj estis forigitaj el la sfero de la povo. La regionaj gvidantoj komprenis ke
ili povus konservi tutan povon en la provincoj se ili estus lojalaj kaj obeemaj al
la Duce. Ili sciis ankaŭ ke sen Mussolino ilia propra povo disfalus.
Alia baza problemo kiun li devis alfronti estis la itala armeo, ĉar li konsciis pri
la neceso adapti ĝin al la faŝisma reĝimo. Antaŭ 1925 la faŝismo estis dividita pri
la politiko kiun oni devus adopti tiorilate. La plej radikaluloj rekomendis pro-
fundan reformon, kiu malpliigus la armeon kaj donus al ĝi pli popularan bazon.
Fine Mussolino elektis kompromisan solvon kun ĉefe monarkiaj kaj tradici-
ismaj oficiraj korpusoj. La plej drastaj reformoj estis prokrastitaj aŭ forlasitaj.
La armeo restis tradicia kaj forto ne ideologie engaĝita al la faŝismo.
En Germanio la solvo de la internaj partiaj kontraŭdiroj estis pli rapida sed ankaŭ
pli perforta ol en Italio. Dum la jardeko post 1920, la ekstremismaj grupoj ba-
talis man-al-mane sur la stratoj de Germanio, do estis necesa ia instrumento de
atako kaj fizika protekto. Tiucele Hitlero kreis en 1921 la SA, kies membroj deve-
nis plejparte el la amaso da senlaboruloj kiuj ekzistis en Germanio. Ilia perfort-
77