Page 79 - heleco-97
P. 79
ŝtato. La 19-an de aŭgusto 90 elcente el la germanaj
voĉdonantoj aprobis la absolutan diktatorecon de Hitle-
ro. Li povis deklari antaŭ la enorma homamaso kun-
iĝinta en Nurenbergo: «Ne plu estos revolucioj en
Germanio dum 1000 jaroj!».
Do, meze de la jardeko post 1930 ambaŭ faŝistaj reĝi-
moj, la itala de Mussolino kaj la germana de Hitlero,
estis majoritate akceptitaj de la respektivaj popoloj. Sed
oni devas diri ke la aprobo al tiuj reĝimoj estis ankaŭ
ekstera, t. e. el la ceteraj landoj, kiuj, kvankam en ili
estis politikaj sistemoj pli malpli demokratiaj, ili fer-
mis la okulojn antaŭ la diktatoreca karaktero de la faŝ-
ismaj reĝimoj. Abundis tiam laŭdoj kaj favoraj dekla-
racioj de burĝaj regantoj de Britio k. a. al la faŝistaj
lideroj, ĉefe al Mussolino. Ankaŭ en Rusio, tiam nom-
ata “Sovetunio”, la politika situacio rezultinta el la Re-
volucio de 1917 estis evoluinta al diktaturo; la tiama
povo de Stalino, sukcedinto de Lenino, ne estis malpli
absoluta ol tiuj de Mussolino kaj Hitlero. Sed tio kio
alarmis la kapitalistajn landojn ne estis la diktator-
eco, sed la socialismo de Sovetio, t. e. la fakto ke iu
lando povas rapide industriiĝi sen kapitalista funkci-
ado. Tiorilate, la burĝa mondo rigardadis kun simpatio
la aperon de reĝimoj, kiel tiuj de Italio kaj Germanio,
kies ĉefa alvokiĝo kaj rolo estis eviti la imitadon de
la rusa eksperimento.
Iu elmontro de tiu simpatio al la eŭropaj faŝismoj estis
la aljuĝo al Germanio de la celebrado de la Olimpiaj
Ludoj de 1936. Tiu evento estis tre zorge planita de
la naziaj gvidantoj por montri al la mondo la grand-
econ de la nova reĝimo kaj, ĉefe, la superecon de la
arja raso. Kvankam Hitlero malsimpatiis al la «inter-
naciismo» de la ludoj, la sporto povus utili kiel ilo de
propagando por prezenti la nazian stetikon. Do, kvan-
kam li opiniis ke la olimpi-ludoj estis «invento de la
judoj kaj fra-masonoj», atinginte la povon, li vidis en
ili iun rimedon pligrandigi la nazian prestiĝon. La pre-
parado estis konsiderita laŭ ia skalo «vagnera», kun la
konstruado de impona stadiono por 100.000 personoj.
Oni esperis la viziton de kvar milionoj da fremduloj en
Berlino, vera montrofenestro de la nazia reĝimo. La ber-
79