Page 84 - heleco-97
P. 84
vokis la popolamasojn kontraŭi la faŝismon. La rezulto estas konata, la civilmilito
daŭris tri jarojn, sed la lidero de Falango ludis neniun rolon en ĝi; li troviĝis en
prizono kiam la milito komenciĝis, kaj poste estis juĝita kaj paf-ekzekutita. La
venkinto estis la ĉefkomandanto de la armeo, Francisko Franko. La falangistoj or-
ganizis operacion por liberigi sian lideron, sed la plano fiaskis. Oni diras ke la
partianoj de Franko kaŝe denuncis la operacion al la malamiko por eviti ke la fa-
langista lidero estu rivalo de Franko en la dekstrara medio. Ne eblas certigi ĉu tiu
supozo estas aŭ ne ĝusta. La militon ni ne priraportos; ĝi estis amplekse pri-
skribata de multaj historiaj verkoj. En la 88-a numero de ĉi tiu revuo oni re-
sumas ĝin per la ĉapitroj alireblaj tra:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/33-38.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/39-42.html
Ni aldonu nur ke la potencoj de la «Akso Berlino-Romo» kunlaboris helpi la ri-
belintan armeon de Franko. Germanaj trupoj kune kun italoj efike subtenis la frank-
istan armeon. Hitlero povis elprovi siajn fortojn, precipe la Luftwaffe, kiu faris
atakojn kontraŭ civilaj celoj, kiel la detruon de la eŭska urbeto Gerniko. Por li, la
hispana milito estis baza helpo al lia ekstera politiko, ĉar ĝi distris atenton de lia
rearma procezo, provizis al li la ekskuzon por lia furioza kontraŭkomunismo,
profitante la timon de la eŭropa loĝantaro, ke Hispanio estas la unua paŝo al ĝe-
nerala komunisma revolucio. Ĝi ankaŭ donis al li aliron al krudaj materialoj
kiuj estis urĝe necesaj por lia programo de rearmado. Estis organizita sistemo
de interŝanĝo de germanaj armiloj kaj provizoj por hispanaj krudaĵoj. La bombard-
ado fare de german-italaj trupoj de la eŭska urbo Gerniko iĝis unu el la simbo-
loj de la teruro de la hispana civilmilito kaj antaŭvido de tio, kio poste okazis
en granda parto de Eŭropo. Siaflanke, la francoj kaj la britoj adoptis politikon
de "ne-interveno" timante, ke la hispana milito provokus ĝeneralan militon. So-
vetunio subtenis la hispanan respublikon. Post la venko de Franko, Germanio
havis aliron al granda kvanto da tre gravaj krudaĵoj por la milita penado, inklu-
zive feron, kupron, zinkon, hidrargon kaj stanon.
Dum tiuj jaroj, kiam en Hispanio estis sin altrudante permilite kroma faŝista re-
ĝimo en Eŭropo, Hitlero troviĝis en la pinto de sia persona povo en Germanio.
La centro de la germana povo estis Berlino, sed tamen Hitlero troviĝis plej ofte
en sia bela monta rezidejo en la Berghof, proksime al la bavara urbo Berchtesga-
den. Ankaŭ kelkaj naziaj altranguloj konstruis domojn proksime al la Berghof por
konservi kaj garantii sian rektan aliron al Hitlero. Li ofte regis komforte sid-
anta sur fotelo en sia alpa hejmo. Li rifuzadis burokratajn procedurojn, doku-
mentan laboron, komercajn kunvenojn kaj administradon ĝenerale. Li volis ne
partopreni en la burokratara rutino cele konservi sian rolon je karisma gvidanto.
Kiel enkarniĝo de nacia misio, li devis resti for de iuj decidoj, kiuj povus rezulti
nepopularaj. Krom la gravaj diskursoj, li tre malmulte diktadis al siaj sekretari-
inoj. Ofte li subskribis gravajn dokumentojn sen dua revizado. Tiuj ministroj, kiuj
84