Page 76 - heleco-97
P. 76
plenumi, sed efikis. Fine, nur la socialdemokratoj voĉdonis kontraŭ la leĝo, kiu
estis aprobita per 444 voĉdonoj kontraŭ 94. La vojo estis malfermita por ke
Hitlero starigu sian personan diktaturon. Tiu leĝo estis la bazo de la hitlera re-
ĝimo nomita Drittes Reich (Tria Regno); la perforto uzita de la naziuloj por
kapti la absolutan povon estis poste uzata por konservi kaj plifirmigi ĝin.
La 14-an de julio de 1933 oni promulgis leĝon kontraŭ la kreado de novaj par-
tioj. La unua artikolo de tiu leĝo tekstis: «En Germanio ekzistas kiel unika poli-
tika partio la Germana Naci-socialista Partio de la Laboristoj». Tiu Nazia Partio
estis rekrutinta 850.000 novajn membrojn el la 66-miliona loĝantaro. Ses jarojn
poste, en 1939, estis jam ok milionoj da naziistoj, unu el ĉiu kvaro da germanoj.
En majo de 1933 estis malpermesitaj la sindikatoj, ties lideroj estis arestitaj kaj
ties havaĵo konfiskita. Ĉiuj laboristoj estis enkadrigitaj en unusola oficiala sindi-
kato de la reĝimo, la Germana Fronto de la Laboro. Poste venis la vico de la poli-
tikaj partioj; la komunistoj jam estis eksterleĝigitaj dum la balotkampanjo kaj la
socialdemokratoj volonte dissolviĝis en junio de 1933. Sekvis poste la ceteraj par-
tioj. En julio de 1933, la Nazia estis la sola partio de la lando; Hitlero estis tiam
la lidero de unupartia ŝtato kaj ĉiuj membroj de la Parlamento estis naziistoj. Pere
de serio da leĝoj estis nuligita ankaŭ la aŭtonomeco de la regionoj. La 30-a de
januaro de 1934 estis dissolvitaj la regionaj parlamentoj, malaperante tiele la
federacia Ŝtato kiu ekzistis ekde 1867. La kontrolo de la edukado, presaro kaj
kultura vivo far la naziistoj estis plenumita sen grandaj malfacilaĵoj. Printempe
de 1933 Goebbels, kiel Ministro pri Propagando, kontroladis la radio-elsendojn,
la presaron kaj libro-eldonadon. En septembro de tiu jaro ĉiuj «intelektaj labor-
istoj» estis devigitaj aniĝi al la Kultura Ĉambro de la Reich, kiu strikte kontrol-
adis ilian agadon. En la universitatoj, grupoj de naziaj studentoj teruradis maldekstr-
emajn aŭ sendependajn profesorojn kaj devigis ilin eksiĝi. Estis tiu studenta
personaro, la asocio de studentoj influita de naziisma penso, la ĉefrolanto de la
kampanjo de bruligado de libroj okazinta en majo de tiu jaro 1933. Estis ĵetitaj
al fajrejoj la libroj «kontraŭaj al la germana spirito»: tiuj verkitaj de marksistoj,
judoj, pacifistoj…
Sed dume la grandaj entreprenistoj, la Prezidento, la armeo kaj la aristokrataro
konservadis sian tradician povon. Ene de la nazia partio estis voĉoj postulante ian
duan revolucion kontraŭkapitalistan. Ernst Röhm, la lidero de la SA, revis kun-
miksi la SA-trupojn kun la armeo por konstitui ian «Popolan Armeon» sub lia ko-
mando. Iuj naziaj membroj de la maldekstra alo de la partio deziris la alprenon de
radikalaj sociaj dispozicioj kiel la naciigo de la tero. Tiaj pozicioj ege alarmis la
grandajn industriistojn kaj la armeon. Hitlero mem malkonfidis pri la plej kontraŭ-
kapitalista alo de sia partio, kaj opiniis ke la SA estis aro da surstrataj batalantoj ne
taŭgaj por la profesia armeo. Li persone trankviligis la entreprenistojn kaj la ar-
meon indikante ke nur la armeo portos armilojn en la ŝtato. Liaj deklaracioj el-
revigis la plej radikalajn membrojn de la partio. Hitlero venis al la konkludo ke
oni devus meti finon al la SA.
76