Page 80 - heleco-97
P. 80
linaj stratoj estis ornamitaj per standardoj de la svastiko. Hitlero komprenis ke la
kontraŭjudaj aranĝoj estus malbone konsiderataj de la internacia presaro, do li or-
donis la ĉeson de ĉiu kontraŭjuda propagando, kvankam la ciganoj estis retiritaj el
la stratoj. Inter la ĉeestantoj troviĝis la brila kino-direktorino Leni Riefenstahl,
kiu profitis la eventon por realigi sian dokumentan filmon «Olimpio». La germanoj
atingis pli da premioj ol la ceteraj landaj sportistaroj, sed tamen la ĉefprotagon-
isto estis la usona nigrulo Jesse Owens; dum unu semajno li iĝis la reĝo de la
ludoj atingante dek-unu venkojn. Ĉagrenita, Hitlero rifuzis saluti la usonanon; li
tute ne volis esti fotita kun nigrulo. Kaj li devis suferi pliajn humiligojn. Ricevis
medalon sur la podio iu franco, kaj en alia okazo sonis en la stadiono la nacia
himno de Turkio.
Kiel dirite, la celebrado de la Olimpiaj Ludoj de 1936 en Berlino estis kvazaŭ ĝen-
tilaĵo kiun oni faris al la nazia Germanio ignorante la brutalecon de tiu reĝimo.
Ja, nur du jarojn antaŭe, en 1934, okazis ne nur la «Nokto de la longaj tranĉiloj»,
kiun ni priskribis, sed ankaŭ la murdo de la aŭstria kanceliero Engelbert Dollfuss.
Okazis ke, malgraŭ la deziro de Hitler kunigi Aŭstrion kun Germanio, la aŭstria kan-
celiero ege kontraŭis la ideon kaj malpermesis al la aŭstria nazia partio agadi kontraŭ
la sendependeco de Aŭstrio. La 25-an de julio 1934 grupo de naziistoj impete en-
iris en la oficejon de la kanceliero kaj murdis lin. La murdo de Dollfuss igis tutan
Eŭropon suspekti ke Hitlero ordonis la atencon por preteksti la okupadon de Aŭs-
trio. Poste oni eksciis, ke la aŭstraj SS trejniĝis por la puĉo en la koncentrejo de
Dachau. La morto de Dollfuss generis reagon de ĝenerala kondamno fare de la eŭ-
ropaj potencoj. Mussolino sendis kvar diviziojn al la aŭstra landlimo por subteni la
aŭstrian sendependecon. La brita kaj franca registaroj publikigis deklarojn kontraŭ
ĉiu provo aneksi Aŭstrion. Pro la internacia premo, Hitlero sin sentis devigita nei
ajnan implikiĝon en la murdo de Dollfuss kaj nei ke li provis okupi Aŭstrion. Tio
montris ke Germanio ankoraŭ ne kapablis sin teni agresema pri la aŭstra afero.
En la internaciaj aferoj Hitlero devis sin montri modere; tiujare mem, Germanio
estis subskribinte traktaton je ne-agresado kun Polujo. Por Hitlero la pakto valoris
nenion kaj estus ignorata kiam ĝi jam ne estus necesa. Li daŭre persistis en sia
plano aneksi la teritoriojn kun germanparolanta loĝantaro; en 1935 okazis ple-
biscito en Sarlando kaj ties rezulto estis plejmulte favora al la reunuiĝo kun Ger-
manio. Iomete poste la germana reĝimo restarigis la milit-servon, kaj en marto
de 1936 la germanoj reokupis Rejnlandon, ĉio kontraŭ la dispozicioj de la Trak-
tato de Versajlo.
Ankaŭ Mussolino estis tiam rompante interakorditajn internaciajn traktatojn. La
3-an de oktobro, 1935, cent mil italaj soldatoj atakis Somalion sen antaŭa milit-
deklaro. En tiu lando la italaj trupoj estis venkitaj en la Unua Itala-Etiopa Milito
en 1896. La etiopia armeo, rudimente armita, ne povis multe rezisti kontraŭ la
modernaj armiloj de la italoj. La reĝo Haile Selassie estis devigita fuĝi en ekzi-
lon la 2-an de majo, kaj la italaj fortoj kaptis la ĉefurbon Adis-Abebo la 5-an de
80