Page 78 - heleco-97
P. 78

emo estis lerte uzita de la gvidantoj de la SA, ĉefe Ernst Röhm, kiu igis la SA-n
       efikan ilon de subteno al naziismo; baldaŭ ege kreskis ilia membraro. Per tim-

       igaj metodoj, la SA sukcesis silentigi kontraŭulojn; iliaj marŝoj, kantoj kaj torĉ-
       lumaj procesioj diskonigis la naziismon. Ili sendube ludis esencan rolon en la al-
       iro de Hitlero al la politika povo. Röhm revadis pri socio gvidata de la laboristoj

       kaj la soldatoj; neniam li pensis ke Hitlero, atinginte la povon laŭleĝe, volus pli-
       firmigi la novan nazian ŝtaton altirante la tradician klason de Germanio. La SA
       pli kal pli iĝis malfacile kontrolebla. Hitlero konsideris ke la revolucio devus hal-
       ti, kaj pensis ke la membraro de la SA estis tro interesitaj pri la «socialista» en-

       havo de la nacisocialismo. Röhm konsideris ke Hitlero forgesis ke la nazia povo
       estis gajnita en la stratoj. La SA devenis ia naziismo kiu malplaĉis al Hitlero; ĝia
       kvar-miliona membraro estis troa kaj konstituis seriozan problemon por liaj pla-

       noj. Röhm mem komencis paroli pri la SA kiel iu «armeo de la popolo», ia kon-
       cepto kiu timigis la generalojn kaj la industriistojn kies apogo Hitlero urĝe bezo-
       nis. La politikaj intencoj de Röhm iris tro malproksimen. Siaflanke, Goering kaj
       Himmler malamis Röhm-n kaj deziris subordigi la SA al la SS.

       Eble Hitlero ne decidiĝis agadi ĝis kiam la vickanceliero Von Papen prononcis
       diskurson per kiu li petis ke oni finu la ekscesojn de la SA. Hitlero konsideris
       ke li devus kontentigi la konservativajn fortojn. La 30-an de junio de 1934, dum

       la t. n. «Nokto de la longaj tranĉiloj», Hitlero eliminis la SA-an kiel politikan kaj
       militistan forton. Röhm kaj la ĉefaj lideroj de la SA estis mortpafitaj far membroj
       de la SS; la armiloj estis volonte provizitaj de la armeo. Estis nenia rezisto. An-

       kaŭ oni reguligis malnovajn kontojn kun uloj ne favoraj al la novaj teorioj de
       Hitlero. Schleicher, iama kanceliero, kaj Strasser, lidero de la radikala socialista
       alo de la nazia partio, estis murditaj. Entute, estis ekzekutitaj proksimume 200

       personoj. La signifo de la «Nokto de la longaj tranĉiloj» estis tre grava. Per tiu
       perforta agado Hitlero metis finon al la radikala alo de sia partio kaj al la tradi-
       cia dekstrara opozicio. De tiam la situacio draste ŝanĝiĝis en Germanio; la armeo
       klare apogis la nazian reĝimon. La germanaj generaloj estis timintaj la SA-an,

       sed ili ne perceptis tiam la danĝeron de la SS kiel institucio de la nazia teroro.
       Ĉefe, Hitlero certigis al si personan politikan hegemonion. La armeo dankis la
       murdon kiel necesan por la «defendo de la ŝtato» kaj Hindenburg mem gratulis

       Hitleron pro ĉi ties «kuraĝa kaj decida interveno». Fakte, tio estis legaligi la mur-
       don. De tiam, la nazia reĝimo jam ne estis ia tradicia povo-formo, temis pri perso-
       na diktaturo kun timiga povo. Sed sekvis jaroj de politika stabileco kaj paco kon-
       traste al la antaŭa perturbo-plena etapo. Krome, pasinte la krizo de 1929, la ger-

       mana ekonomio komencis pliboniĝi. Ĉio-ĉi favoris la akcepton de la hitlera dikta-
       turo fare de la germana popolo. Tiu diktaturo iĝis plenplena kiam mortis la mal-
       juna Prezidento Hindenburg, kio okazis la 2-a de aŭgusto de tiu jaro 1934. Hitle-

       ro profitis la okazon por iĝi Prezidento kaj devigi la armeon ĵuri personan lojal-
       econ al la Führer kiel plej supera komandanto de la armeo kaj lidero de la nazia

                                                        78
   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83