Page 87 - heleco-97
P. 87
la teorio de la perfido al Germanio kaj ties armeo
(la surdorsa ponard-piko), la teorio de la neceso de
vitala spaco… ne estis altruditaj al la germanoj; ĉi
tiuj jam havis tian idearon en la kolektiva menso,
kaj la merito de Hitlero estis tio ke li sciis formuli
kaj prezenti ĝin.
Cetere, Hitlero estis soleca homo; li mem deklaris
ke sia aŭtenta amiko estis la germana popolo. Tamen,
ofte li malaprecis la germanojn; same kiel Mussoli-
no, li estis certa ke la popolo estas stulta; ne povas
esti alimaniere, konsiderante ke la popoloj fidis je ho-
moj kiaj ili. Same kiel okazis en Italio kun Mussoli-
no, en Germanio la fotografaĵoj de Hitlero abundis
ĉiuloke, kaj al ĉiu novedziĝinta geparo oni donacis
ekzempleron de Mein kampf, la verko de Hitlero.
Evidentas ke la kulto kreita ĉirkaŭ Hitlero konstituis
veran integrigan forton kiu estis esenca por la disvolv-
iĝo de la Tria Reich. La nazia ideologio estis tre simi-
la al religia kulto, ĉefe en la diigo de iu mesia figuro,
oni konstruis bildon de Hitlero kvazaŭ je duon-dio.
Plejgrave estis ke fine li mem kredis je tiu mito; li,
ja, iĝis la plej fervora kredanto je sia propra senerar-
eco, kio ne helpis lin decidi racie pri ege gravaj afe-
roj. Li evitadis ĉiujn situaciojn en kiuj li povus ŝajni
dubema aŭ erarebla, kio postulis de li ne montri emo-
ciojn kaj eviti la manifestadon de humanaj sentoj. La
kulto al la nazia lidero estis eĉ pli grava kaj pli
sistematike organizita ol tiu kiun oni estiĝis en Italio
por Mussolino.
Iu afero pri kiu la kazo de Hitlero estis tre malsimi-
la al tiu de Mussolino estis tiu de la rilato kun la vir-
inoj. Mussolino havis legitiman edzinon, kiu naskis
gefilojn al li. Krome, antaŭ kaj post la edziĝo li ha-
vis ne malmultajn amantinojn, kaj ankaŭ iuj el ili
naskis al li ne-legitimajn idojn. Ankoraŭ en 1937,
kiam li jam estis 54-jara, li havis am-aferon kun iu princ-
ino el la reĝa familio, tiu kiu poste estis la lasta reĝ-
ino de Italio, kaj iu juna amantino lia, Clara Petac-
ci, akompanis lin ĝismorte. Male, Hitlero rezultis tro
ne-matura por tiutipaj aferoj. La virinoj neniam estis
centra parto de la vivo de Hitlero. La bildo kiun la
87