Page 88 - heleco-97
P. 88
nazia propagando prezentis al la publiko estis ke Hi-
tlero estis edziĝinta al Germanio, do li ne bezonis
virinojn. Tamen ekzistis du virinoj kiuj, jes ja, efikis
sur lia vivo, kvankam li, laŭŝajne, desapontis ambaŭ
kiel amanto. Iu el ili estis lia nevino Angela Rau-
bal «Geli», kaj la alia Eva Braun. Geli Raubal estis
studentino en la universitato de Munkeno kiam ŝi res-
tis dum kelkaj tagoj kun la «onklo Alf», kiel estis kon-
ata Hitlero en la familio. Li enamiĝis al tiu junulino,
tamen baldaŭ la rilato ĉesis plaĉi al ŝi; Hitlero ne sen-
tis grandan intereson pri la sekso; eble lia vegetaran-
ismo estis la kaŭzo de lia malalta hormona rendimen-
to. Ŝi havis am-aventurojn kun kelkaj viroj de la
ĉirkaŭo de Hitlero, ĉefe kun ĉi ties ŝoforo, kiu estis
maldungita pro tio. Seks-arda aŭ ne, Hitlero fakte es-
tis tre posedema, kaj oponis kiam Geli volis edziniĝi
al iu junulo de Vieno. Hitlero malpermesis al ŝi eliri
el la hejmo sen eksplicita permeso. En 1931 Geli,
premata kaj deprimita, sin mortigis.
Pli daŭra estis la rilato de Hitlero kun Eva Braun.
Ĉi tiu kunvivadis kun li ekde 1936 ĝis la morto de
ambaŭ en 1945. Ŝajnas ke estis ŝi kiu iniciatis la rila-
ton kun la germana lidero, kaj minacis sin mortigi
se li ne atentus pri ŝi. Eva Braun neniam havis ofici-
alan pozicion, kaj la presaro de la reĝimo apenaŭ
menciis ŝin. Ekde 1936 ŝi loĝis en la Berghof, la mon-
ta rezidejo de Hitlero. Tie ŝi komforte travivis la mili-
tajn jarojn tute izolita el la realaĵo. Sed eĉ dum ŝia
kunvivado kun la Führer, ĉi tiu ne speciale atentis
pri ŝi kaj ŝi senĉese timis esti forlasita de li. Ŝia vi-
vo estis monotona kaj enua. Hitlero sentis pri ŝi eĉ
ne la pasion kiun iam li sentis pri sia nevino Geli, kaj
estante pli maljuna, lia seksa rendimento kun Eva
estis eĉ pli malofta ol estis iam kun lia nevino, kaj
por dece plenumi lian devon enlite kun ŝi, la dokto-
ro Morell devis recepti al li fortajn dozojn je afrodi-
ziajn substancojn. Fine, kaj eble por rekompenci ŝin
pro ŝia fideleco, Hitlero decidis edziĝi al Eva. Ŝi
deziris morti kiel honesta virino, laŭleĝe edziniĝ-
inta, kvankam tio okazus en la bunkro de la ruinoj
de Berlino. La 30-an de aprilo de 1945 ambaŭ sin mort-
igis cele ne esti kaptitaj de la sovetaj trupoj.
88