Page 89 - heleco-97
P. 89
En 1938 Hitlero kuraĝis entrepreni iujn iniciatojn en la perspektivo de sia plano
por la pligrandigo de Germanio. Dume en Hispanio la civilmilito estis disvolviĝ-
ante sufiĉe bone por lia aliancano, la generalo Franko. Do li tiam atentis pri la
disvolviĝo de la situacio en Aŭstrio. La sendependeco de Aŭstrio estis garantiita
de la Traktato de Versajlo kaj dum kelka tempo estis protektita de Mussolino.
Poste la amikeco inter ambaŭ faŝistaj reĝimoj, la pakto t. n. «Akso Romo-Berlino»,
ŝanĝis la situacion favore al la tut-germanismaj postuloj. En tiu kunteksto en
Aŭstrio oni organizis referendumon por decidi pri la ebla unuiĝo de la lando kun
Germanio, sed la aŭstra regantaro, malfavora al tiu unuiĝo, manovris por influi
sur la rezulto de la plebiscito: oni limigis la voĉdon-rajton al la civitanoj kiuj
aĝis pli ol 24 jarojn, lasante for plejparton el la nazia membraro, kies partianoj
estis tre junaj. Hitlero furiozis ĉar timis ke tia voĉdonado povus meti finon al la
mito de la volo je unuiĝo al Germanio. Do la 12-an de marto de 1938 li ordonis
la invadon de Aŭstrio. Li estis apoteoze akceptita tie, kaj profitis la okazon por
viziti sian naskiĝlokon kaj surmeti floran bukedon sur la tombo de siaj gepatroj.
Aŭstrio restis aneksita al la Germana Reich.
Ĉi tiu sukceso kuraĝigis Hitleron entrepreni pli aŭdacajn celojn. De tiam Ĉeĥos-
lovakio estis kaj sin sentis subdanĝere. Tiu centr-eŭropa lando estis konstituita
de miksaĵo da etnoj artefarite unuigitaj per Traktato de Versajlo. Hitlero pensis
ke Ĉeĥoslovakio estis ponardo celante la koron de Germanio. En tiu lando estis
3,5 milionoj da germanoj en la regiono de Sudet-lando. Hitlero klare eksplicitis
sian intencon uzi la forton por solvi tiun problemon. Aliflanke ĉio indikis ke Bri-
tio kaj Francio ne pretis militi pro tiu afero. La krizo estiĝis en septembro de tiu
jaro 1938 kiam okazis senĉesa interfrontiĝo inter la germanoj kaj ĉeĥoj de Sudet-
lando, dum Germanio metis sian armeon en alarmo-stato. La 15-an de septembro
la brita ĉefministro Chamberlain renkontiĝis kun Hitlero en ĉi ties alpa rezidejo.
Hitlero klare diris al la brito ke se Sudet-lando ne estus aneksata al Germanio
okazus milito. La rezulto de tiu politiko estis pli favora al Germanio ol Hitlero
mem estis supozinte: La firma volo de Chamberlain konservi la pacon ĉiurimede
igis ke ĉi tiu, dum malpli ol unu semajno, konvinkis la francojn kaj la ĉeĥojn ke
oni devus cedi pri la afero de Sudet-lando. Neniu konsciis tiam ke la volo de
Hitlero ne estis korekti la erarojn de la Traktato de Versajlo sed konkeri tutan
Eŭropon. Liaj postuloj pri Ĉeĥoslovakio iĝis pli kaj pli ambiciaj, kaj post streĉiga
intertraktado kun poziciiĝo de cedo-malcedo kiu ŝajne estis kondukante al
milita konflikto, Hitlero, konvinkita de Mussolino, cedis prokrasti la invadon
kontentigante sin per la alpreno de Sudet-lando. Dum oni subskribis la inter-
akordon, la 10-an de oktobro de 1938, la ĉeĥa delegacio eĉ ne povis ĉeesti la akton.
Oni donis al Ĉeĥoslovakio ian neprecizan promeson ke oni garantius la ceteron
el la teritorio, sed ĝi neniam estis ratifita. La rusa lidero Stalino komprenis ke la
okcidentaj potencoj estis kontentaj dum la ekspansio de Hitlero okazus orienten.
Chamberlain persvadis Hitleron subskribi brit-germanan deklaracion pri amik-
89