Page 90 - heleco-97
P. 90
eco kaj ke Britio kaj Germanio neniam intermilitos. Por Hitlero tiu dokumento
estis nura senvalora papero, sed Chamberlain orgojle montris ĝin je sia alveno al
sia lando. Tri semajnojn poste, Hitlero ordonis al siaj generaloj prepariĝi por
invadi Ĉeĥoslovakion. En marto de 1939, en malespera provo savi sian landon, la
ĉeĥa prezidento Emil Hacha iris al Berlino por streĉa renkontiĝo kun Hitlero.
Ĉi tiu submetis lin al severaj minacoj, tiomgrade ke la ĉeĥa prezidento svenis
kiam li eksciis ke germanaj bombard-avioj pretis bombardi Pragon. La 15-an de
marto la germanaj trupoj okupis la ceteron el Ĉeĥoslovakio pretekstante la
neceson «restaŭri la ordon». Hitlero kaj ties armeo defilis tra la stratoj de Prago.
Male ol tio okazinte en Vieno, ĉi-foje ne estis ĝojmanifestacioj; eble la ĉeĥoj,
de rasa vidpunkto, estis arjoj, sed, ja, ili ne sin sentis germanoj.
Meze de tiu politika krizo pri Ĉeĥoslovakio, kaj sen ia ajn rilato kun ĝi, okazis gra-
vaj eventoj en la procezo de malboniĝo de la situacio de la germanaj judoj. La
9-a de novembro de 1938 okazis en Germanio la t. n. «Nokto de la rompitaj kris-
taloj». Dum tiu nokto estis murditaj 91 judoj, 191 sinagogoj estis bruligitaj, 7.000
judaj vendejoj estis disrabitaj, kaj 26.000 jud(in)oj estis senditaj al koncentr-
ejoj. En Germanio jam de antaŭ kelkaj jaroj oni estis persekutante la judojn
diversmaniere: oni neis al ili la landan civitanecon, la nazia reĝimo estis dekret-
ante bojkoton al la judaj vendejoj, oni elpelis la judajn profesorojn el la universi-
tatoj kaj aliaj profesiaj fakoj… Lasttempe oni estis dekretinte la forigon de ĉiuj
fremdaj judoj loĝantaj en Germanio. Konkrete 12.000 el ili estis devigitaj re-
veni en Polujon, sed en ĉi tiu lando oni rifuzis akcepti ilin. Sekve de tio, tiu kelk-
mila personaro troviĝis amasigita en iu kampadejo simila al tiuj ekzistantaj nun-
tempe en kelkaj eŭropaj landoj por enmigrintoj venintaj el Afriko kaj aliaj lokoj.
Inter tiu homamaso troviĝis la gepatroj de iu juna cionisto, Herschel Feibel
Grynszpan, tiam loĝanta en Parizo. Li estis baldaŭ forigota el Francio ĉar estis
kadukinta lia permeso de rezidado en tiu lando, kaj ne povis elmigri al Palestino
ĉar la brita aŭtoritato kiu tiam kontroladis tiun teritorion rifuzis akcepti lin tial
ke li ankoraŭ estis infanaĝa. Lia nepra destino se oni ekstradicius lin al Germanio
estus esti sendata al tiu kampadejo kie misvivadis lia familio. En lia senespero,
li agis perforte kaj malprudente. Li adresiĝis al la germana ambasadejo en Pari-
zo kaj tie li mortpafis la unuan funkciulon kiun li trovis en tiu loko. Tiu faro utilis
kiel preteksto al la naziaj aŭtoritatoj por entrepreni kroman elpaŝon en la eskal-
ado de la perforto kontraŭ la judoj: «la Nokto de la rompitaj kristaloj».
La rezulto de la krizo de Ĉeĥoslovakio konvinkis la okcidentajn landojn ke ne
eblis honeste trakti kun la aŭtoritatoj de Germanio, kaj ke de tiam ne plu oni devus
fari cedojn al tiu lando. Britio kaj Francio konsciis ke ilia ĝistiama ne-decidemo
ebligis al Hitlero progresi en ties plano superregi en Eŭropo, kaj ke estis necese
prepariĝi por militi. En Germanio regis eŭforio pro la ĵusaj sukcesoj, kaj la germana
popolo pli idoligis la lideron kiu atingis tiujn triumfojn. Persistante en tiu aŭdaca
politiko, la 22-an de marto de tiu jaro 1939 la germanaj trupoj okupis parton el la
90