Page 91 - heleco-97
P. 91
teritorio de Litovia Respubliko. Kroma ĝojo-kialo por la
nazia reĝimo estis la fina rezulto de la hispana civil-
milito. La 1-an de aprilo la Ĉef-Generalo F. Franko
anoncis la faŝistan venkon anoncante: Hodiaŭ, kaptita
kaj senarmigita la Ruĝa Armeo, la naciaj trupoj atingis
siajn lastajn militajn celojn. La milito finiĝis. La ne-
diskutebla lidero de la faŝisma Hispanio estis tiu Fran-
cisko Franko, sed li apartenis al ia stilo tre malsama ol
tiuj de Mussolino kaj Hitlero; li estis arme-estro, ne
karisma lidero de faŝisma partio. Malaperinte el la scen-
ejo la lidero de Falango, Franko manovris por kontroli
tiun partion, kies membraro, krome, estis kreskiĝante
dum la milito. Li decidis la unuiĝon de tiu partio kun
aliaj organizaĵoj de la hispana dekstraro: la karlistoj
kaj aliaj monarkiistoj, krom aliaj burĝaj kaj katolikaj
organizaĵoj. Kompreneble, tiu artefaritaĵo ne respegulis la
realon de la hispana dekstraro, kaj estis rezisto akcepti
ĝin, ĉefe en la Falango. Ĉi tiu partio, manke de José
Antonio Primo-de-Rivera elektis novan lideron, Federico
Manuel Hedilla, kiu tamen devis alfronti la oponon de iuj
sektoroj de Falango. Franko instigis kaj profitis tiujn
internajn kverelojn de Falango por certigi al si la tutan
kontrolon de ĉiuj sociaj fortoj de la hispana dekstraro.
Sed fine li devis severe puni Hedilla-n kaj ties sekvantojn.
Venkinte en tiu interna fronto kaj poste ankaŭ kontraŭ la
ruĝuloj, de tiam estis en Eŭropo kroma faŝista lando. Tio
eksplikas la optimismon kaj eŭforion de la faŝistaj hie-
rarkoj. Ili sin sentis nehaltigeblaj, kaj sekve de tio ili
entreprenis novajn konkeraĵojn.
Ilia sekva celo estis Polujo. Laŭ la tiama landlimoj de
Polujo, fiksitaj de la Traktato de Versajlo, ĉi ties norda
flanko apudis al la Balta Maro kaj tio tranĉis la germa-
nan teritorion, en du partojn. La pola teritorio inter am-
baŭ Germanio-pecoj nomiĝis «Koridoro de Danzingo».
Hitlero provis premi Polion same kiel li estis farinte kun
Ĉeĥoslovakio kaj Litovio, sed ĉi-foje tiu strategio ne
funkciis. La pola registaro rezistis kaj subskribis kun
Francio kaj Britio interakordon kiu garantius la sen-
dependecon de Polujo. Hitlero komprenis ke estos ne-
evitebla la milito por solvi tiun aferon de Polio, kaj
komencis studi la koncernan strategion.
91