Page 92 - heleco-97
P. 92

Jam dekomence ni kuraĝas, aŭ riskas, formuli teorion, tezon, opinion, aserton…
       kiel ajn oni volus ĝin difini, ke la milito ĉiam estas eraro, homa fiasko, io kio sol-
       vas nenion, eĉ kaze de venko. Ĉi tio validas ankaŭ por la faŝismo kaj ties mal-

       nobla celo. Se iu celo estas bona, altrudi ĝin per milito igas ĝin malbona, kaj se
       temas pri malbona celo, la milito, kaze de venko, igas ĝin pli malbona, kaj kaze
       de fiasko metas ĝin en la plej absolutan malhonoro. Ĝuste ĉi tio okazis al la ĉefaj
       eŭropaj faŝismoj de la 20-a jarcento. Oni atribuas al Goebbels iun frazon, kiun li

       estus eldirinta post la germana fiasko en Stalingrado: En ĉi tiu milito, estos nek
       venkintoj  nek  venkitoj,  sed  nur  supervivantoj  kaj  ekstermitoj.  Nun  ni  ne  pri-
       skribos la disvolviĝon de la Dua MondMilito, ties ofensivojn, batalojn, armil-

       aron… Ekzistas multenombro da historiaj verkoj, (video)raportoj, filmoj, revuoj
       kaj ĉiutipaj informiloj kiuj pritraktas tiun konflikton. Ni pritemos la militajn even-
       tojn nur laŭmezure ke ties marko aŭ scenejo utilus al ni por ekspliki la disvolv-
       iĝon  de  la  evoluo  de  la  faŝismo,  ĉar  ĉi  tiu,  kiel  ĉiu  ajn  socia  fenomeno,  ne

       estis/as io statika, ĝi havis/as disvolviĝon kaj evoluon.
       Reprenante la fadenon de nia raportado, ekde la fino de la antaŭa ĉapitro, ni de-

       vas okupiĝi pri la rezisto de Pollando antaŭ la germanaj minacoj. Tiu fakto tio-
       me estis neatendita de Hitlero ke li, reage, prenis ankaŭ neatenditan decidon. Pri
       ĝi ni okupiĝos poste. Sed antaŭe ni devas ekspliki la kialon de la pola sinteno.
       Eĉ agnoskante ke ĉiuj ŝtatoj, landoj, nacioj… estas artefaritaĵoj, t. e. rezulto de

       homa agado, tamen oni devas agnoski ankaŭ tion ke, ekzemple, Ĉeĥoslovakio
       kaj Litovio, kiuj cedis al la germanaj premoj, estis pli artefaritaj ol Polio. Temis
       pri landoj kiuj estis kreitaj laŭ dispozicioj de la Traktato de Versajlo, diktitaj de

       la venkintoj de la Unua MondMilito. Ankaŭ Polujo iĝis sendependa lando laŭ dis-
       pozicio de tiu Versajla Traktato, sed ĉi-kaze temis rehavo de sendependeco; Polio
       estis grava regno dum Mezepoko, kaj poste, fakte ĝis la 17-a jarcento, kaj post
       perdi sian sendependecon favore al Aŭstrio, Prusio kaj Rusio, estis kelkaj ribeloj

       celante rehavi ĝin. Resume, en Polujo estis forta naciismo, ne malpli grava ol tiu
       de Germanio kaj multe pli antikva kaj kun pli aŭtenta historia bazo ol ĉi tiu.
                                                        92
   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97