Page 93 - heleco-97
P. 93

Ni jam montris kiom multe estas pridubinda la historia bazo de la pangerman-
            ismo; ne indas plu insisti pri tiu aspekto de la afero, sed interesas prikonsideri kiel

            estis evoluante tiorilate la naziista propagando en la 30-aj jaroj. Laŭlonge de tiu jar-
            deko, la naziisto Alfred Rosenberg amplekse priverkis la ideologion de la naci-
            socialismo. Lia ĉefa libro estis: «La mito de la 20-a jarcento», kiun ni jam men-

            ciis, per kiu li teoriadis pri la supereco de la arja raso. Per longega teksto kun
            pretendo de scienco kaj erudicio, li asignas arjan devenon al ĉiuj gravaj historiaj
            figuroj kiuj iu aŭ ali-maniere influis en ĉiuj branĉoj de la kulturo. Li emfazis pri la
            animo de la rasoj kaj la neceso konservi la ras-purecon per endogamio, t. e. sen

            inter-rasa mestizado. Laŭ li, la antikvaj romianoj kiuj konstruis la imperion estis
            arj-devenaj, sed tiu imperio dekadencis pro mestizado de la romianoj kun ali-
            rasuloj, sed la romia kulturo persistis dank’ al la alveno de la germanoj, sed la

            plua mestizado kun sirioj kaj suduloj ebligis la venkon de la dekadenca katolika
            eklezio, sed reagis la bravaj arjoj: hugonotoj, husitoj, valdensoj, luteranoj… La
            katolikaro  kaj  ĉiuj  latinoj  ĝenerale  estas  pejorative  nomataj  “sud-alpaj”,  sed
            oportunisme kaj kiel ĝentilaĵo al la faŝista reĝimo de Mussolino, Rosenberg pretas

            agnoski ian reviviĝon de la arjaj radikoj en la italoj. Sed la esenco de la arja ras-
            pureco troviĝas en la nordaj popoloj. Li intencas ekspliki la homan historion ne
            surbaze de homaj interfrontiĝoj pro religiaj, ekonomiaj, ideologiaj, kulturaj, klasaj…

            kontraŭdiroj, sed surbaze de rasa identeco. Temante pri la valoroj alprenataj de la di-
            versaj rasoj, li kontrastas, ekzemple, tiujn predikataj de la kristanismo: amo, kom-
            pato, bonvolo, bonkoreco, mizerikordo, indulgo… kontraŭ tiujn kiujn li asignas al

            la arjoj: honoro, batalemo, rigoro, emo plenumi la devon, heroismo… evidentas ke
            tiu ideologio celis hardi la germanan popolon por militi kontraŭ la cetero el la hom-
            aro. Inter la malamikoj de la arja idealo, li ĉefe metas la judojn.

            Tiu ideologio kiun Rosenberg ellaboris per sia verkaro por la naziismo estas tre
            ampleksa kaj peze legebla. Sed ĝia tuta enhavo giras ĉirkaŭ tiuj bazaj ideoj. Ni ek-
            zamenu ĉu ili havas sciencan kaj racian bazon. Ĉu la endogamio kiun li receptas
            al la germana gento estas konvena? La genetika scienco malkovris ke el la endo-

            gamio rezultas pliiĝo de homozigozo, kiu povas pliigi la ŝancojn, ke la idoj he-
            redu recesivajn trajtojn aŭ genetikajn difektojn. Ĝenerale tio kaŭzas malpliigon
            de taŭgeco de la loĝantaro, la t. n. «endogamia depresio». La realo tute kontraŭas

            la teorion de tiu “doktoro”: la idoj rezulte de mestizado estas pli taŭgaj ol ties ge-
            patroj por alfronti la kondiĉojn de la vivo ĉar ili ricevas genojn generitajn respon-
            de al diverseco de medioj. Se la homaj grupoj devus resti senŝanĝaj, kiel postu-
            las la rasismo, la naturo ne estus disvolviginta la per-seksan generadon; ĉiuj viv-

            estaĵoj sin reproduktus per iu ajn metodo de natura klonado aŭ burĝoniĝo.
            Sed, cetere, kio estas tiu arja raso al kiu la teoriuloj de la naziismo atribuas ĉiujn
            kvalitojn kaj volas konservi senŝanĝan por superregi la tutan mondon? Origine,

            la termino “arjo” ne havis rasan signifon. En la plej antikvaj skribaĵoj de la kul-
            turoj kie oni mencias tiun vorton, ĝi estas adjektivo kiu signifas “nobla”. Nur oni

                                                              93
   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98