Page 94 - heleco-97
P. 94
komencis uzi ĝin en Eŭropo en la 19-a jarcento kun la sig-
nifo de apartenanto al iu konkreta raso. Ŝajnas ke tiu kiu uzis
unuafoje la terminon “arjo” kun rasa signifo estis Sinjor-
ino Helena Blavatsky en sia verko «La sekreta doktrino».
Sed en tiu kunteksto kaj en la verkaro de aliaj teozofoj la
koncepto de “arja raso” estis tre ampleksa kaj ambigua, ne
rilatis konkrete al la prauloj de la germanoj aŭ la norm-
anoj, sed oni povus apliki al la tuta blanka raso. Tiukaze
ankaŭ la judoj kaj la araboj estus arjoj; ili sin difinas kiel
“semidoj”, termino kiu devenas el iu genealogio kiun la Bi-
blio prezentas de la idaro de Noao, pli antikva sed ne
malpli mita ol la legendoj pri la Atlantido aŭ Tuleo.
Sed jen en la tut-germanisma tradicio en kiu enkadriĝas la
naziaj teorioj de Rosenberg, la arja raso estas pli pure konserv-
ata nur de la germanoj, kaj al ili apartenas la rajto regi kiel
sinjoroj la tutan homaron. Nu, la germanoj kaj la baltoj, ni
supozas; tiu Rosenberg, ja, estis estono. Notindas ke la tiamaj
kaj la nunaj loĝantoj de Estonio, Latvio kaj Litovio ne sin
konsideris/as germanoj kaj ankaŭ ne rusoj, kaj krome ĉiuj
tri etnoj sin konsideris/as malsamaj kaj apartaj unu el la
du aliaj, kaj neniam ili prikonsideris la eblecon kuniĝi por
konstitui ian baltan landon. Ankaŭ ili havas tradiciojn kiuj
ideologie nutras sian apartan naciismon, sed rilatas neniom
al la mitoj de la pangermanismo. Ja, artefaritaĵoj aŭ ne, ĉiuj
naciismoj estas vere ridindaj.
La estono Rosenberg sin sentis germano kaj rompis kun
sia denaska lando, eĉ eksedziĝis el sia estona virino kaj
edziĝis al germanino. Lia rasisma doktrino estis disvast-
igata al la tuta germana popolo per la propagand-rimedoj
de la ministro Goebbels. Sed surbaze de ĝi oni entrepre-
nis alian eksperimenton, ĉi-kaze sub la gvido de alia nazia
hierarĥo: Heinrich Himmler. Ĉi tiu estris la SS-n, elita milit-
ista korpuso ne dependanta de la armeo sed ligata per pers-
ona ĵuro de lojaleco de ties membroj al la Führer. La SS-
anoj estis trejnitaj kaj edukitaj kiel membroj de iu religi-
simila ordeno. Krom ilia militista tasko, al ili oni asignis an-
kaŭ, kaj ĉefe, la mision generi pure arj-rasajn gefilojn por kon-
servi kaj pligrandigi la germanan popolon elektitan por regi
la mondon. Kompreneble, por tiu alta tasko oni elektadis
kiel membrojn de la SS tipe nordajn rasulojn: blond-haraj,
blu-okulaj, alt-staturaj, atlet-korpaj… Pituloj kiel Hitlero kaj
94