Page 95 - heleco-97
P. 95

Goebbels, aŭ Himmler mem, neniam estus aprobitaj por aparteno al tiu elita korpo-
            racio. Tiam en Germanio estis ŝerco diranta: la prototipa arja homo devas esti mal-

            dika kiel Goering, alt-statura kiel Goebbels kaj blond-hara kiel Hitler.
            Nu, tia estis la evoluo-stato de la germana naziismo, sed oni devas ne forgesi
            ke la socia evoluo estis ĝenerala. Grandparto el Eŭropo komencis konfidi nur je

            aŭtoritatecaj solvoj: inter 1922 kaj 1940, estis starigitaj diktaturoj, krom tiuj de
            Rusio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Hispanio, pri kiuj ni jam atentis, ankaŭ en
            Albanio, Portugalio, Litovio, Jugoslavio, Letonio, Bulgario, Grekio kaj Ruma-
            nio. Kaj krome estis la kazo de Japanio. Ĉi tiu lando rapidege industriiĝis kaj

            moderniĝis inter 1868 kaj 1912, kaj komencis aneksii teritoriojn en Azio. La
            japana militarismo fanatike kredis je la destino de sia lando komandi la kontraŭ-
            okcidentan ribelon en Azio, en la ideo de iu japana imperio militista kaj naci-

            isma, limigante la rolon de la politikaj partioj favore al la rehavo de la absoluta
            tradicia povo de la imperiestro. Japanio estis tiam ia militista faŝismo dediĉita fari
            ĉion eblan por la ekspansio en la kontinento. Post aliaj militaj agresoj en Azio, la
            japanaj trupoj invadis Ĉinion. En 1938 Japanio subskribis kun la faŝistaj potencoj

            de la «Akso Romo-Berlino», interakordon, la t. n. «Ŝtala Pakto».
            Tiele estis la afero kiam Hitlero entreprenis la konkeradon de viv-spaco en Orien-
            ta Eŭropo, komencante per Polujo. La afero prezentiĝis komplika al li tial ke la sen-

            dependeco de tiu lando estis garantiita de Britio kaj Francio. Sed li deziris sekvi
            antaŭen eĉ riske de milito ĉar li pensis ke lia morto povus estis proksima kaj li vo-
            lis realigi la taskon kiun li asignis al si mem. Sed prikonsiderante kiom multe

            damaĝis Germanion batali en duobla fronto (easte kaj ŭeste), en la Unua Mond-
            Milito, Hitlero decidis aranĝi la aferon en la diplomatia tereno por ke Sovetunio
            ne aliancu, en la nova milito, kun la okcidentaj potencoj. Tiucele li, pere de sia

            ministro pri eksteraj aferoj, Ribbentrop, proponis al Stalin kundividi la polan te-
            ritorion inter Germanio kaj Sovetio. De vidpunkto de Stalin, la afero estis kon-
            vena; lia ekstera politiko ne estis malpli imperiisma ol tiu de la kapitalistaj po-
            tencoj. Li emis rehavi la teritoriojn kiuj iam apartenis al la imperio de la Caro,

            kaj inter ili estis parto el Polio. Krome, ankaŭ estis konvena por Sovetunio aldirek-
            ti okcidenten la militan germanan maŝinon kiu ĝis tiam estis aldirektita orienten. Tiu
            «Germano-Soveta Pakto» surprizis ĉiujn, amikojn kaj malamikojn de ambaŭ poten-

            coj. Ribbentrop penis ekspliki la aferon al Mussolino, kaj la reĝimo de Franko
            ne sciis kiel ekspliki al la hispanoj tiun pakton inter du potencoj kiuj, ĝis antaŭ
            malmultaj monatoj, estis defendintaj kontraŭajn poziciojn en la hispana civil-
            milito. Same okazis al la komunistaj partioj de multaj landoj. En Francio la kazo

            estis speciale grava; la malamikeco de la francoj al la germanoj havis profun-
            dajn radikojn, do multaj francaj komunistoj elreviĝe forlasis la kompartion.
            La 1-an de septembro de 1939, sen antaŭa militdeklaro, Germanio invadis Pol-

            landon. La germana atako estis brutala. La potenco de ĝia armeo kompare al la
            pola estis enorma. Spite al la forta rezisto de la poloj, Germanio kompletigis la

                                                              95
   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100