Page 96 - heleco-97
P. 96
okupadon de sia parto de Polujo en la daŭro de kvar
semajnoj. La pola registaro kaj multaj miloj da solda-
toj kaj oficiroj forlasis la landon por daŭrigi la bataladon
en aliaj frontoj de la milito. Tiam evidentis ke la milito es-
tos longdaŭra. Britio kaj Francio deklaris militon al Ger-
manio. Dum kelkaj monatoj, tamen, okazis neniu batalo
en la okcidenta fronto; Francio kaj Britio restis je la de-
fensivo, dum la germana armeo plenumis sian militan
celon en Polio. La 17-an de septembro Sovetio komencis
sian invadon de Polujo, kaj la 28-an de tiu monato ĝi
subskribis kun Germanio interakordon pri la limoj inter
la polaj partoj de ambaŭ potencoj.
Multaj poloj estis masakritaj far la germanaj trupoj,
Laŭ iuj el la diversaj historiaj raportoj pri la konflikto,
ankaŭ la pola armeo kondutis kruele kun la germanaj
milit-kaptitoj: oni blindigis ilin. La milito pliintensigas la
plej malbonajn ecojn de la homa naturo. Ankaŭ la soveta
armeo preterpasis la neeviteblan perforton de ĉiu milito:
4.000 soldatoj kaj oficiroj milit-kaptitaj (15.000 laŭ aliaj
versioj) estis murditaj kaj enterigitaj en la t. n. «foso de
Katino». La okcidenta parto de Polujo estis “germani-
gita”: la pola loĝantaro de la regiono estis aŭ deportita aŭ
reduktita al sklaveco, oni eksproprietigis, senigis je rajtoj,
malpermesis uzi la polan lingvon, fermis katolikajn preĝ-
ejojn kaj lernejojn, elpelis aŭ ekzekutis katolikajn pas-
trojn. Estis deportitaj al Germanio 2,8 milionoj da poloj
inter 1939 kaj 1944 kiel sklava laboristaro. Du mili-
onoj da judoj estis senditaj al koncentrejoj. Nur en la geto
de Varsovio, estis koncentritaj proksimume 450.000
homoj. Tiu personalo estis destinita al ties ekstermado
dum la sekvaj jaroj. El la sovetia zono estis deportita
miliono da poloj al Siberio kaj Mez-Azio.
La 28-an de novembro de tiu jaro 1939 Sovetunio, kun
germana konsento, atakis Finnlandon en sia celo re-
havi la teritoriojn iam apartenintajn al la rusa Caro, sed
sukcesis kapti nur parton el la finna teritorio. La mili-
to daŭris ĝis la 12-a de marto de la sekvinta jaro. La fin-
noj bone rezistis kaj okazigis al soveta armeo proksim-
ume 200.000 viktimojn, fakto, kiu dubigis pri la milita
kapablo de rusoj kaj igis Hitleron pensi ke estus facila
afero la konkeradon de rusaj teritorioj.
96