Page 180 - heleco
P. 180

Kaj temante pri historiaj libroj oni devas enkalkuli inter ili la t. n. novelojn kun
       historia fono. Verdire, por la diskonigo de la historiaj eventoj kaj personoj inter
       la publiko pli efikas tiutipa literaturo ol la akademiaj historiaj tekstoj ĉar ĉi lastaj

       povas rezulti tedaj por la granda publiko dum la prihistoriaj romanoj, eĉ se kun
       inventitaj protagonistoj, povas amuze enkonduki la legantojn en la epokon kaj
       etoson de la priskribitaj eventoj.

       Nu,  aldonendas,  tamen,  ke  la  verkistoj  de  prihistoriaj  romanoj,  same  kiel  la
       aŭtoroj de klasikaj historiaj libroj kaj la kronikistoj de la historiaj okazintaĵoj,
       subjektive partoprenas en la militojn, batalojn kaj konfliktojn kiujn ili pritemas.

       En nia lando, tipaj ekzemploj de tiutipaj verkistoj estas Arturo Pérez Reverte kaj
       José Calvo Poyato, sed ili ne estas la solaj kiuj prikantas aŭ prigloras la prodaĵoj

       de sia lando ĉu ĉi tiuj estas decaj aŭ ne, kaj, kompreneble, same okazas en ĉiu
       aliaj ceteraj landoj.
       Revenante al la menciita Milito pri Sukcedado en nia lando, interesa kaj amuza

       roman-kolekto pri ĝi estas tiu verkita de Alfonso Danvila (1879-1945). La kolekto
       titoliĝas: «La frat-murdaj luktoj en Hispanio», kaj konsistas el 14 volumoj, kies

       titoloj estas: - La Testamento de Karolo la 2-a; - La Savojanino ; - Habsburgoj
       kaj Burbonoj; - La Unua Karolo la 3-a; - Almansa; - La Princino de la Ursinoj;
       - La arkiduko en Madrido (2 Volumoj); - La Kongreso de Utrecht (2 volumoj);

       - La Triumfo de la Lilioj (2 volumoj); kaj - Estas ankoraŭ Pireneoj (2 volumoj).
















































                                                        180
   175   176   177   178   179   180   181   182   183   184   185