Page 56 - heleco
P. 56
atingita: La Regentino elpostenigis Mendizábal-on post
la eksproprietigo de la bienoj sed antaŭ ties aŭkciado.
Do, la kontrolo de la asignado de la teroj pasis al alia mi-
nistro kun aliaj planoj, kaj tiele la teroj ne estis disdon-
itaj al la kamparanoj sed al grandaj terposedantoj kaj riĉaj
burĝuloj. Evidentas ke la sinjorino lerte sciis ludi, sia-
favore, kun la klasaj kontraŭdiroj de la socio.
Ĉi tio altiras nian atenton al la klas-strukturo de la tiama
hispana socio. Priskribi ĝin ne apartigas nin el la celo de
ĉi raporto, la koruptado en Hispanio, sed male, ĉar estas
granda rilato inter ambaŭ aferoj, kiel ni vidos. Unue ni
vidu kia estis la situacio en la hispanaj zonoj kiuj apogis
la karlismon. Konstatinda fakto estis ke la karlismo kun
ties ideologia flago de la “Sankta Tradicio” kaj ties poli-
tika celo de la konservado de la absolutisma monarkio
kaj ekonomia potenco de la feŭdsinjoroj, ne venkis en la
urboj sed en la kamparo. Kaj tio estis pro la influo de la
katolika klerikaro en tiu medio. La dominado de la reak-
cia penso en la kampara medio ne tiom estis rezulto de
la agado de la Inkvizicio kiom de la persistado de mal-
klereco. Ja, la influo de la klerisma movado de la antaŭaj
generacioj disvolviĝis, kompreneble, en la akademiaj
medioj, en la urboj, ne en la kamparo. La dormado de
la racio produktas monstrojn.
Sed estis ankaŭ alitipa personalo kiu sin metis plen-
decide favore al la Pretendanto Carlos María Isidro.
Temas pri la t. n. Foruaj Regionoj: Eŭskio, Navario, Kata-
lunio, Valencio… kiuj konservadis tiujn mezepokajn
instituciojn de la foruoj. Kaj tio, unuavide, ŝajnas stranga
afero ĉar laŭ ilia naturo la foruoj estas limigoj de la abso-
luta reĝa povo kaj de la potenco de la feŭdsinjoroj, do,
temis pri celoj tute kongruaj kun tiuj de la konstitucioj.
Tiorilate la foruoj povus esti konsiderataj, kaj iuj histori-
istoj tion faras, kiel ĝermo aŭ origino de la konstitucioj.
Kial, do, tiu kontraŭdiro ke ĝuste la foruaj regionoj
poziciiĝis favore al la absolutismo? La ekspliko de tiu
stranga politika fenomeno estas ke la konstitucioj estis
atingitaj rajtoj, dum la foruoj estis atingitaj privilegioj.
T. e. la konstituciismo celis ellabori leĝan kodon enten-
antan la rajtojn de la tutlanda civitanaro, sed la foruoj
estis lokaj, urbaj, kiel multe regionaj, privilegioj ĝuataj
56