Page 59 - heleco
P. 59
istoj, kiel Jesús Cruz, povus esti klasifikita kiel unu el la
plej koruptaj en la historio de Hispanio. Dum tiu periodo,
1843-1870, en Hispanio la monarkio cedis multe pli da poli-
tika potenco al la parlamento ol ĉiam antaŭe kaj poste, sed
ĝi metis kontinuajn obstaklojn al la partopreno de civitanoj
en registaraj aferoj. Sur la tereno de la batalo por demo-
kratiaj liberecoj, la reĝado de Izabela la 2-a estis fiasko.
Ankaŭ la institucioj estis distorditaj kaj disvastiĝis pri-
voĉdona korupto. Neniu partio, kiu organizis elektadon,
perdis ĝin en tiu periodo. Se okazis ŝanĝoj, ĝi estis pro la
enmiksiĝo de la milita kasto, kiu ŝanĝis registarojn sur-
baze de insurekcioj aŭ puĉoj de iu aŭ alia signo.
Facile manipulita de ŝiaj ministroj kaj de la religia
"kliko" de la kortego (la pastro Antonio María Claret, ŝia
konfes-prenanto, kaj la monaĥino Patrocinio), la reĝino
ofte enmiksiĝis en la politikon de la lando: iuokaze ŝi eĉ
kandidatiĝis por prezidantino de la registaro, kio igis
ŝin nepopulara inter politikistoj kaj fine okazigis ŝian
falon pro la Revolucio de 1868.
Dum la reĝado de Izabela la 2-a, Hispanio precipe modern-
iĝis danke al la konstruado de multaj fervojaj linioj. La
kreado de la fervoja reto utilis al multaj roluloj de la reganta
klaso por riĉigi sin, kiel la patrino de la reĝino mem,
María Cristina, aŭ José de Salamanca, bankisto el Malago,
kiu ne nur akiris, kun la konsento de la krono kaj de la
Parlamento, tutan serion da koncesioj (129 milionoj da
realoj kiel subvencioj en 1853-1854), sed samtempe, li
vendis la fervojan linion Madrid-Aranjuez al la registaro
kontraŭ pli ol 60 milionoj da realoj kaj ricevis ĝin de-
nove de ĉi-lasta en luo, sen antaŭa oferto, por miliono kaj
duono jare, kiun li neniam pagis.
En la aŭtuno de 1844, la Madrida Borso spertis serion
de entuziasmaj tagoj dum kiuj la plej multaj investantoj
spekulis haŭsiere, je kurzo-altiĝo. Optimismo regis rezulte
la stabileco ebligita de la Narváez-registaro. Tamen, post
kelkaj tagoj da analizado, La financisto José de Salamanca
komencis spekuli basiere, je kurzo-falo, en ŝajne mal-
lerta strategio. Tamen la realo estis alia: per sia privilegia
pozicio en la publikaj aferoj, la estonta markizo konis la
pretecon de kelkaj generaloj ribeli. Narváez eĉ korespondis
kun ili cele igi ilin rezigni je tiu intenco. Uzante ĉi tiujn
59