Page 55 - heleco
P. 55
trovis kontraŭstaron de lia frato Karolo. Kiel sciate, tio estis kaŭzo de la t. n. Unua
Karlisma Milito. Pri ĉi lasta evento, tamen, ne kulpis la reĝo Ferdinando; ĝi
estis rezulto de la politikaj kontraŭdiroj de la lando ĉar ĉirkaŭ la pretendanto
Karolo ariĝis la absolutistoj dum la liberaluloj apogis la legitimecon de la etul-
ino Izabela. Pri tiu milito kaj ceteraj epizodoj de la 19-a jarcento en Hispanio
estas informo en Esperanto en la numero 87-a de ĉi tiu revuo Heleco, en la ret-
adreso: https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/87/heleco87.html . Nun ni
volas pritrakti nur la koruptadon dum tiu periodo, sed ni ne povas delasi la poli-
tikajn eventojn de la epoko ĉar la tiama koruptado multe rilatas al ili.
Verdire, tiel la reĝa regentino, María Cristina de Borbón, kiel ŝia bofrato, Carlos
María Isidro, estis ambiciuloj kiuj agadis same koruptece celante la politikan poten-
con. La pretendanto bazigis sian legitimecon sur tio kion liaj partianoj nomis
«La Sankta Tradicio», sed la leĝo kiu malpermesis la virinojn reĝi tute ne estis
“sankta”, kaj krome eĉ ne estis tradicio, ĉar ĝi estis relative ĵusa, kaj en Hispanio
estis kelkaj reĝinoj, iu tre grava kia Izabela la Katolika. Sed la pretendanto
Karolo, kondiĉe esti kronita kiel reĝo de Hispanio estis preta sin apogi sur la
plej reakciaj fortoj de la hispana socio, konservi la feŭdismon kaj eĉ restarigi la
Inkvizicion. Dume Maria Kristina de Burbono, celante konservi la reĝecon de sia
filino, sin apogis sur la partianoj de la kontituciismo: ŝi proklamis amnestion por
tiuj kiuj devis ekziliĝi dum la reĝado de ŝia edzo kaj por tiuj kiuj suferis en-
prizoniĝon kaj alitipan persekutadon. Ŝi ankaŭ rehabilitis tiujn, kiel Rafael de Riego,
kiuj estis kondamnitaj al mort-puno dum la reĝado de Ferdinando la 7-a. Sed ŝi
tute ne kontemplis la eblecon konsenti ellaboradon de konstitucio, kiel pruvas
la fakto ke estis necesa militista ribelo de ŝia armeo por ke ŝi akceptu tion.
Tiu sinjorino vere prenis la kontrolon de la landa politiko kaj profitis ĉiujn ebl-
ecojn pliriĉiĝi dum ŝia regenteca etapo. Ĝuste tri monatojn post la morto de ŝia
edzo la reĝo Ferdinando, ŝi edziniĝis al iu serĝento de la palaca gvardio, Agustín
Fernando Muñoz. La geedziĝo estis sekreta sed ne dumlonge ĉar baldaŭ oni vidis
ŝin publike graveda. Krom la du filinoj kiujn ŝi naskis al la reĝo Ferdinando, al
Sinjoro Muñoz ŝi naskis ne malpli ol 8 gefilojn. Kune kun sia edzo, ŝi entre-
prenis negocojn en rilato kun la salo, fervojo kaj sklaveco, en kiuj partoprenis
ankaŭ la generalo Narváez, kaj oni diris, ke ne ekzistis industria projekto, en kiu
la reĝa patrino ne havis interesojn. Sekve de tio, ŝi vekis popolan antipation. Ni
vidu, ekzemple, ŝian demarŝadon de la afero t. n. «Alienado de Mendizábal», la
alienado (“desamortización” en la hispana lingvo) de la ekleziaj posedaĵoj.
La realiginto de tiu politiko estis Juan Álvarez Mendizábal, ministro dum la
Karlisma Milito kaj ĉef-ministro inter septembro de 1835 kaj majo de 1836. La
eksproprietigo de la ekleziaj bienoj estis realigita laŭ dekretoj de Mendizábal en
februaro kaj marto de 1836. La celo de Mendizábal estis rekuperi por la lando la
grandajn bienojn kiuj restis nekultivitaj dum jarcentoj, subkontrole de la Eklezio,
kaj transdoni ilin al la kamparanoj por ilia kultivado. Sed tiu celo ne povis esti
55