Page 51 - heleco
P. 51
komplicojn. Submetita al aŭtoritato, li ne hezitis peti, laŭ la plej malnobla kaj
infana maniero, la pardonon de la gereĝoj kaj promesis al ili konduti ekde tiam
kiel la plej fidela el la filoj... Flatema, li certigis al Godoy en persona kunveno
senti pri lia persono kaj kiel reganto la plej fervoran admiron. Tamen antaŭ la
hispana publika opinio li eliris el la krizo kiel la senkulpa kaj martira princo,
bildo kiu tre utilus al li en la estonteco. La ĝenerala teniĝo de la publika opino
favore al la princo kaj ties komplicoj influis sur la juĝistoj kiuj, fine, absolvis la
arestitojn “pro manko de pruvoj”.
Dume sekvis antaŭen la planoj de Napoleono por la milita atako al Portugalio.
La reĝa familio de tiu lando, antaŭ la danĝero, enŝipiĝis destine al Brazilo. La
fakto ke Godoj konsilis al la hispana reĝa familio enŝipiĝi destine al la Amerikaj
Kolonioj atestas ke li ne fidis pri la konduto de la franca Imperiestro. Tiam estis
trairante la hispanan teritorion pli da francaj trupoj ol tiuj interakorditaj per la
Traktato de Fontainebleau, kaj aferoj kiel tiu de la Luiziano instruis ke Napoleono
ne estis fidinda pri la plenumado de interakordoj. Kiam la reĝa familio, kaj Godoy
kun ili, estis en Aranjuez pretaj entrepreni la vojaĝon al Ameriko, de la 17-a al la 19-a
de marto de 1808, estis tie popolaj tumultoj kiuj kaŭzis ne nur la falon de la ministro
Godoy sed ankaŭ la abdikon de Karolo la 4-a favore al lia filo Ferdinando.
La ribelo komenciĝis dum la nokto de la 17-a, kiam amaso da agitantoj gviditaj
de la grafo de Teba, kiu uzis la kaŝnomon de "onklo Pedro" por identigi sin inter
siaj dungosoldatoj, atakis la palacon de Manuel Godoy. La ribelantoj ne trovis la
Validon, nur liajn du virinojn (edzino kaj amantino) kaj lian filinon, kiujn ili prenis
inter montroj de entuziasmo al la Reĝa Palaco. Tiu amaso vivuis la edzinon kaj filinon
de Godoy, kiujn ĉi tiu ne amis, kaj primokis la amantinon Pepita Tudo, kiel signo
ke la celo de la ribelo estis nur la favorato. Matene de la 19-a de marto, Godoy estis
trovita de la ribelantoj kaŝita en kromkonstruaĵo de lia palaco. Inter batoj de la
homamaso, la malamata reganto estis kondukita al la kazerno de la Gvardio, kiun re-
gis subtenantoj de la princo Ferdinando. Tiutage mem okazis intertraktado inter la
reĝo Karolo la 4-a kaj la subtenantoj de lia filo, post kio la maljuna reĝo abdikis
favore al Ferdinando, metante la vivon de Godoy kiel ĉefan kondiĉon.
La falo de Godoy estis bonvenigita kun ĝenerala jubilo tra la tuta regno. Ankaŭ,
pluraj kunlaborantoj liaj suferis la atakon kaj rabadon de siaj domoj, dum iuj el la
altaj eminentuloj, kiuj perdis sian pozicion por kontraŭstari lin, rekuperis ĝin. La Prin-
co Ferdinando estis, de tiam, reĝo de Hispanio, kvankam li ankoraŭ ne havis la
agnoskon de Napoleono. Por altiri la favoron de Bonaparto, la nova reĝo cedis la
gardadon de siaj gepatroj al la generalo Murat (kiu tenis siajn trupojn en la ĉirkaŭ-
aĵo de Madrido). Li ankaŭ rajtigis la francajn trupojn eniri en la ĉefurbon. Tial, kiam
la francoj eniris la ĉefurbon la 23-an de marto, la madridanoj akceptis ilin kiel ami-
kojn; ne kiel okupotrupoj. Baldaŭ poste, la generalo Murat transdonis la eksiĝ-
intan reĝon kaj lian edzinon al Francio. Komence de aprilo 1808 Ferdinando la
7-a ankoraŭ ne estis agnoskita kiel reĝo far Napoleono, kiu havis sian grandan
armeon distribuita tra la tuta lando.
51