Page 60 - heleco
P. 60
informojn, li atendis ĝis la alveno de novaĵoj pri la puĉo de
generalo Martín Zurbano en Nájera, kiun Salamanca kaj liaj
kunuloj diskonigis kun klara intenco kaŭzi panikon inter la
investantoj. La valoroj de la merkato, tiel sentemaj kiel ĉiam
okaze de iu subita ŝanĝo de la publikaj aferoj, falis kaj
Salamanca, kiu estis spekulinte pli basiere dum borsaj sesioj,
en kiuj ĉiuj faris la malon, enpoŝigis proksimume 30 milionojn
da realoj en unu tago. La markizo de Riánsares, edzo de la
reĝa patrino María Cristina, kaj la generalo Narváez ricevis
po du milionoj.
La febro je spekulado malmulte rilatis al la realo de la lando.
La bilanco de tio, kio estis farita ĝis 1856, limiĝis al la linio
Barcelona-Mataró (1848), la linio Madrid-Aranjuez (kiu fin-
fine estis privata komerco de la Markizo de Salamanca), la linio
Gijón-Langreo (privata komerco de la duko de Riánsares) kaj
tiu de Valencia-Játiva. Krome la malfacila hispana orografio
devigis adopti malsaman mezurilon ol la eŭropa kaj la adapto
de reto de vojoj faciliganta aliron al la stacidomoj estis forlas-
ita, kio, aldonita al la altaj tarifoj de fervoja transporto, baldaŭ
kondukis al perdoj en komerco. Gravaj hidraŭlikaj laboroj ankaŭ
estis faritaj, kiel la Kanalo de Izabela la 2-a, impulsita de la mi-
nistroj Juan Bravo Murillo kaj Manuel Alonso Martínez.
La respublikana lidero Emilio Castelar y Ripoll, per iu gazeta
artikolo deklaris, ke Izabela la 2-a, ŝarĝita de ŝuldoj, rezervis
25 elcenton de la enspezoj el la vendo de aktivaĵoj, kiuj plej-
parte ne estis ŝiaj, sed de la nacio. La registaro ordonis eksigi
kaj forpeli Castelar-on el ties posteno kiel universitata profe-
soro, kio ankaŭ kaŭzis la eksiĝon de la Rektoro de la Centra
Universitato; studentaj surstrataj manifestacioj la 10-an de aprilo
de 1865 por subteni la eksiĝintojn, sufokitaj de la Civil-Gvardio
kulminis per dek unu mortintoj kaj 193 vunditoj, inter ili mal-
junuloj, virinoj kaj infanoj.
Krom la koruptado kaj la misa demarŝado de la publikaj aferoj,
malbonigis la reputacion de la reĝino ankaŭ ŝia privata vivo
kiu, fakte, ne tiom estis privata ĉar estis publike konataj la
skandaloj de la reĝa familio. Ŝi havis kelkajn amantojn antaŭ
kaj post ŝia edziniĝo al ŝia kuzo Francisco de Asís de Borbón,
kaj oni pensas ke ĉi tiu estis patro de preskaŭ neniu el la ge-
filoj kiujn ŝi akuŝis, kio estas tre verŝajna ĉar li estis sam-
seksemulo kaj havis siajn proprajn amantojn. Inter la amantoj
de la reĝino estis famaj politikistoj, armeestroj, artistoj…
60