Page 58 - heleco
P. 58
same kiel la postaj faŝismoj, kiel ekstrema dekstraro. La
progresistoj, tiamaj maldekstruloj, baldaŭ komprenis ke
ilia ekonomia intereso kontraŭdiris tiun de la naskiĝanta
burĝaro. Tiu kontraŭdiro en Francio jam estis aperinta antaŭe,
dum la Revolucio. La tieaj kaj tiamaj maldekstruloj estis
nomitaj Sans-Culottes (senĉemizuloj). En tiu unua duono de
la 19-a jarcento tiuj popolaj tavoloj ankoraŭ ne estis alpren-
intaj la trajtojn de la proletaro kiun poste generis la disvolv-
iĝo de la industrio. Krome ili, tiutipaj homoj, tre multe-
nombraj en la urboj kaj sen ia ajn korelativeco en la kamp-
aro, ankoraŭ sciis nenion pri klas-batalo, klasaj interesoj,
klas-konscio… En la jaro 1835, kiam ekzaltitaj amasoj de
tiu soci-klaso entreprenis en Madrido bruligadon de preĝejoj
kaj masakradon de klerikoj, Karl Marks estis ankoraŭ 17-
jara knabo kaj ankoraŭ ne estis verkinte pli ol kelkaj lernejaj
laboraĵoj. Do, la tiamaj hispanaj jakobenoj, maldekstruloj,
senĉemizuloj aŭ kiel ajn oni volus ilin nomi, fakte havis klas-
konscion kvankam ili ne scius kion signifas tio. Ili percep-
tis ke la karlismo ne estis favora al la plibonigo de ilia
situacio, kaj konstatis ke plejparto el la pastraro pledadis
favore al la karlismo. Dume, ili komprenis ankaŭ ke tiu libe-
rala riĉularo kiu profitadis la bien-ekspropriigon de Mendiza-
bal por pliriĉiĝi, ne estis siaj fratoj eĉ se koincidus kun ili
en la afero de la konstitucio.
Oni konas, kiel la milito finiĝis kaj kiaj estis ĝiaj politikaj
sekvoj. Post malsukcesi provante akordigi la politikajn
tendencojn de progresemuloj kaj moderuloj, María Cristina
estis devigita cedi la Regentecon al Baldomero Espartero
kaj ekziliĝi. Kiel Regento, Espartero sin vidis, kiel antaŭe la
reĝa patrino, nekapabla alfronti la interfrontiĝojn, ofte per-
fortaj, inter la diversaj politikaj fortoj de la lando. Post tri
jaroj li mem devis eliri ekzilita, koincidante kun la plenaĝ-
iĝo de la reĝino Izabela kaj ĉi ties alpreno de la reĝa funkcio.
Decida apogo por la forpelo de Espartero estis tiu de alia
militisto, Ramón María Narváez, kiu poste ludis gravan
rolon dum la tiam komenciĝanta reĝado. Estas sufiĉe da
historia informo pri la okazintaĵoj de tiuj krizaj jaroj, kaj
la menciita 87-a numero de ĉi tiu revuo priskribas ĝin en
Esperanto.
Ĉar la temo pri kiu ni atentas nun estas tiu de la korupt-
ado, ni diru ke la reĝado de Izabela la 2-a, laŭ iuj histori-
58