Page 52 - heleco
P. 52
Karolo la 4-a, post sia deviga abdiko, petegis al Napoleono favore al Godoy. La
franca premo igis la novan reĝon, Ferdinando la 7-a, liberigi la kaptiton kaj trans-
lokiĝi kun li al Bajono, kie li renkontiĝis kun la reĝa familio por, en ĉeesto de la
imperiestro, solvi ilian malakordojn. Tie la komedio finiĝis kaj la dramo komenc-
iĝis. Post senfinaj riproĉoj, Ferdinando redonis la kronon al sia patro, kiu sia-
vice abdikis la 5-an de majo 1808. Napoleono kronis sian fraton Jozefon kiel
reĝon de Hispanio.
Napoleono mistaksis la situacion de Hispanio esperante ke la landa loĝantaro
bonvole akceptu lian solvon; li mem agnoskis tion kiam li verkis siajn memoraĵojn
en Sankta Heleno. Pri la sepjara milito kiu okazis en Hispanio kontraŭ la francaj
trupoj, kaj ties sekvoj (komenciĝo de la perdo de la hispana kolonia imperio),
estas informo en Esperanto en la 83-a numero de ĉi tiu revuo Heleco, en la ret-
adreso: https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/83/heleco83.html
Nun ni metu finon al la raportado pri la korupta aventuro de Godoy priskribante
lian destinon post la perdo de la ega politika potenco kiun li ĝuis ĝis tiam. Dum
ankoraŭ vivadis la eksaj gereĝoj Karolo kaj María Luisa, t. e. ĝis la jaro 1819, Godoy
kunloĝis kun la eks-monarkojn en la diversaj lokoj (en Francio kaj Italio) kie ili
vivadis, ofte kun ekonomiaj malfacilaĵoj. Akompanis lin en tiu ekzilo lia amantino
Pepita Tudó, sed ne lia edzino, la grafino de Chinchon kaj la filino de ambaŭ.
Post la morto de la grafino, en 1828, Pepita Tudó postulis ŝian rajton iĝi lia edzino;
sed kiam ili edziĝis, la rilato finiĝis. Pepita sopiris brili en la salonoj; tie, kie ŝi regis
kiel kromvirino, ŝi volis regi kiel edzino. La hejmo de Godoy fariĝis kontinua
festo, sensenca malŝparo. Bankroto estis praktike neevitebla. Godoy ekloĝis kun
sia familio en Parizo en 1832. Sed ĉe sia hejmo sur Bulvardo Beaumarchais,
Pepita daŭrigis sian karieron por atingi agnoskon en la socio kaj, malgraŭ la manko
de financaj rimedoj, ŝi organizis festenojn, donis abundajn dancojn kaj enŝuldiĝis.
La disputoj estis konstantaj ĝis ŝi decidis foriri al Madrido por ne reveni.
En Parizo, Godoy modere travivis, kun malmulte da socia vivo, la ceterajn 16
jarojn de sia vivo. La lasta granda ĝojo de lia vivo venis al li el Madrido. En
1843, iu jam tre maljuna Godoy ricevis neatenditan viziton: temis pri la verkisto
Ramón Mesonero Romanos, kiu aŭskultis liajn plendojn kaj skandaliĝis kiam li
ekkonis la realon, en kiu loĝis la eksa Princo de Paco. Reen al la hispana
kortego, Mesonero atingis de Izabela la 2-a, kiu eble estis pranepino de Godoy,
subskribi la 30-an de aprilo 1844 dekreton, per kiu liaj iamaj havaĵoj estis re-
donitaj al li. Ne estis facile; la tribunaloj aŭskultis la apelacion de Pepita Tudo
kaj, atendante la juĝon, la riĉaĵo estis konfiskita. En kompenso, Godoy ricevis
siajn malnovajn titolojn, escepte tiun de Princo de la Paco, kaj lian armean rangon
estis agnoskita al li. Krome, lia filino Carlota, princino Rúspoli, donis al li pension
de 12.000 duroj jare. Se, en liaj lastaj jaroj, li pripensis la eblon reveni al Hispa-
nio, li devis kompreni ke li ne povus esti pli ol fremdulo en sia lando. Definitive
loĝanta en Francio, li ankoraŭ havis tempon vidi la revolucion de 1848 kaj la
regadon de nova Bonaparto, Louis Napoleon.
52