Page 54 - heleco
P. 54
1819. Tiutage mortis en Napolio Karolo la 4-a, nur 17 ta-
gojn post la morto de lia edzino María Luisa de Parma.
Se tiu reĝa geparo estus reakirinta la politikan potencon
en Hispanio sendube ili estus senherediginte sian filon Fer-
dinandon. Tial ne mankas historiistoj kiuj supozas ke “la
Dezirito” iome influis sur tiuj oportunaj mortoj.
Kiel difinaj elementoj de la personeco de Ferdinando la 7-a,
oni povas aserti mankon de intereso pri la ŝtataj aferoj kaj ian
hedonismon. Li ne kapablis alfronti la gravajn malfacilaĵojn
de la historiaj cirkonstancoj de lia reĝado. Ekzemplo de ĉi
tiu nekapablo estis la skandala afero de la aĉeto de floto el
la rusa caro Aleksandro la 1-a. La etapo de Godoy (Batalo de
Trafalgar) kaj la milito kontraŭ Napoleono estis lasinte la his-
panan mararmeon en bedaŭrinda situacio. Estis necesaj ŝipoj
por transporti soldatojn de Hispanio por estingi la ribelon
en la Amerikaj kolonioj. Tial la kamarilo proksima al la reĝo
entreprenis aĉeti ok ŝipojn el Rusujo kontraŭ la skandala
monsumo de preskaŭ sepdek milionoj da realoj. Kiam la
ŝipoj alvenis al Kadizo, en februaro 1818, oni konstatis ke
la ligno de iliaj karenoj estis putra kaj ili ne povis vojaĝi
al Ameriko.
Post kelkaj fiaskintaj ribeloj celante konstitucian reĝimon,
sukcesis unu iniciatita de la asturiano Rafael de Riego ko-
mence de la jaro 1820. La reĝo sin vidis devigita akcepti
konstitucion, sed tiam li senĉese konspiris por restarigi la
absolutismon. Kiam fiaskis unu ribelo organizita de li, plua-
foje li ne hezitis perfidi siajn komplicojn. Sed poste, en
1823, li povis profiti tion ke la situacio en Eŭropo ne estis
favora al la progresisma politiko, kaj iu franca armeo re-
starigis la absolutisman monarkion en Hispanio. Tiuj liberal-
uloj kiuj ne sukcesis forfuĝi ekzilen estis severe punitaj.
La militisto Rafael de Riego mortis pendumita. De tiam la
perfida reĝo pli akre persekutis la politikajn oponantojn
ĝis la fino de lia reĝado.
El siaj tri unuaj edzinoj li ne sukcesis generi idojn. La kvara
kaj lasta edzino estis Maria Kristina de Burbono, nevino
lia, nepino de lia patrino María Luisa de Parma kaj eble ankaŭ
de Godoy. Tiu lasta edzino naskis al li du filinojn; Ferdi-
nando volis nomumi la plejaĝan el ili, Izabelan, lian hered-
ontinon, sed por tion fari li devis ŝanĝi iun leĝon kiu tiam
malpermesis al la inoj reĝi en ĉi tiu lando. Tiu dispozicio
54