Page 57 - heleco
P. 57
de la koncernaj loka, urba, regiona loĝantaro kun ekskludo de la loĝantaro de la
sama lando kiu ne apartenas al la forua teritoria ento.
Do, privilegio, jen la esenco de la afero. Al plejmultaj el la loĝantoj de la foruaj
regionoj tute ne interesas ĝeneralaj rajtoj kiujn ili kunhavus kun la cetero el la
landa loĝantaro. Tio kio entuziasmigas ilin estas ĝui ion kio mankas al aliaj. Tiu
emo nomiĝas «elitismo», la sento kaj la pretendo aparteni al elstara kaj distingita
kolektivo kiu meritas pli ol la ordinaraj grupoj. Kaj por konservi tian altrang-
econ rilate al la cetero el Hispanio, la foruaj regionoj pretis militi por submetigi la
ceteron de Hispanio al tiraneca reĝadformo. Kiel ajn oni rigardus la aferon, la
elitismo povas esti konsiderata kiel iu formo de korupto.
Ĉi-kaze la korupta ento estas ne persona sed kolektiva. Ni devas eltiri la instruon
ke ankaŭ la popoloj povas esti, kaj fakte estas, koruptaj kiel atestas la fakto ke
la popolanoj de ĉiuj imperiismaj potencoj kunlaboras kun ties regantoj en la
ekspluatado kaj subpremado de la submetitaj kolonioj.
Daŭrigante la studon de la karlisma zono, ni devas noti ke laŭlonge de la disvolv-
iĝo de la milito estis sin profilante du malsamaj tendencoj kies kontraŭdiroj
senĉese pliakriĝis. Unu el ili estis tre radikala en ties reakciaj pozicioj, favore al
la feŭdismo, la absolutisma monarkio kaj la Inkvizicio. La alia sentis inklinon
al la valoroj de la kapitalismo kaj pli kaj pli emis interakordi kun la partianoj
de Izabela. Fine tiu lasta tendenco sukcesis trudi la interakordon de Vergara kiu
metis finon al la milito agnoskante la reĝecon de la filino de Ferdinando la 7-a.
Ankaŭ inter la partianoj de la infana reĝino estis dum la milito konfliktoj kaj kon-
traŭdiroj. Ni jam vidis ke la Regentino María Cristina, fakte, estis tiom malfavora
al la konstituciismo kiom ŝia bofrato Carlos María Isidro. Estis necesa ia ribelo de
ŝia propra gvardio por ke ŝi agnosku konstitucion. Inter la partianoj de ŝia filino
ne mankis moderaj absolutistoj kvankam pli nombris la liberaloj, sed ene de la
liberalaj vicoj komencis aperi distingo inter moderaj kaj progresistaj liberaloj.
La nomumo de Mendizabal kiel ĉef-ministro, ĉi ties leĝo por ekspropriigo de la
ekleziaj posedaĵoj kaj la posta eksigo de tiu ministro, far la Regentino, estis
epizodoj de la kontraŭdiroj inter ambaŭ tendencoj de la liberalismo. La eksigo de
Mendizabal provokis popolan malkontenton kiu manifestiĝis per perforto kontraŭ
la klerikaro, ĉefe la monaĥejoj, en Madrido kaj aliaj lokoj. Poste okazis, en
1836, la menciita militista ribelo kiu devigis la Regentinon agnoski konstitu-
cion. La ellaborado de la konstitucio estis la lasta komuna, interakordita, ago
de ambaŭ sektoroj de la liberalismo; de tiam ne plu estos konkordo inter tiuj
politikaj tendencoj.
Povas ŝajni strange ke du politikaj fortoj kiuj kunhavis la rifuzon al la reĝa
absolutismo, ankoraŭ forta en tiu epoko, ne sin tenu pli amikece kaj kunlabore.
Por kompreni kial okazis kaj daŭre okazas tio sufiĉas klarigi ke la titoloj de
“moderuloj” kaj “progresistoj” estis la tiama nomado de tio kio nuntempe nomiĝas
“dekstraro” kaj “maldekstraro”. La tiama karlismo estas konceptata hodiaŭ,
57