Page 53 - heleco
P. 53
Jam ni vidis kiom multe malfeliĉa estis por Hispanio la unuaj 15 jaroj de la 19-a
jarcento. Post la lastaj 8 jaroj de la korupto-plena reĝado de Karolo la 4-a, sekvis
sep-jara milito de la hispana popolo kontraŭ la armeoj de Napoleono. La hispanoj
kiuj rifuzis la reĝon kiun la franca Imperiestro preskribis al ili, Jozefon Bona-
parton, pensis ke ili estis farante ion gravan, indan kaj interesan batalante favore
al tiu kiun ili kromnomis «La Dezirito», la filo de Karolo la 4-a, Ferdinando la 7-a.
Ĉi tiu ulo revenis el lia ekzilo kiam evidentiĝis la fiasko de la napoleonaj planoj
por Hispanio, kaj reĝis ĝis sia morto en 1833. Dum tiu ne longdaŭra reĝado li atingis
nekredeblan prodaĵon: li sukcesis forpreni el sia patro la titolon je «plej malinda
reĝo de Hispanio».
Inter la multaj friponaĵoj kiujn oni atribuas al li estis devigi ke li gajnu kelkfoje la
loterian premion. Ĉu tiu akuzo estas vera? Ne eblas certigi tion, sed, jes ja, li tute
kapablis fari eĉ pli abomenindajn agojn; ni vidu: En oktobro de 1807 li konspiris
por la detronigo de lia patro, kaj fiaskinte tiu komploto, kelkajn monatojn poste,
en marto de 1808 la detronigo estis realigata sekve de la t. n. «Insurekcio de
Aranjuez». Neniu kulpigas lin pro tiuj faroj. Ambaŭ elpaŝoj ĝuis, kaj daŭre ĝuas,
la simpation de la tuta lando ĉar estis/as ĝenerala rifuzo al la politiko kiun Godoy
estis realigante kun la apogo de la gereĝoj Karolo la 4-a kaj María Luisa de Parma.
Do, kiam la milito kontraŭ Napoleono finiĝis, li estis akceptita en la lando per hom-
amasa aklamado, kaj malmultaj memoris la bedaŭrindan rolon, kiun li ludis en la
eventoj en El Escorial en la aŭtuno de 1807 perfidante kaj denoncante siajn kom-
plicojn. Nur en tre malgrandaj rondoj oni eksciis pri la hontigaj epizodoj okazintaj en
Bajono en la samaj tagoj, kiam la madridanoj leviĝis kontraŭ la franca ĉeesto. Ankaŭ
ne estis publike konataj la gratuloj, kiujn li dediĉis al la franca imperiestro pro
siaj militaj sukcesoj en ĉi ties militado en Hispanio.
Nu, estante li reĝo laŭ popola aklamado, spite al la tradicia kutimo transigi la
kronon de patro al filo, laŭ la “Dia Rajto”, tamen li rifuzis akcepti konstitucion
kaj postulis plenumi la reĝecon ĝuste laŭ la “Dia Rajto”, t. e. absolutisma, kvankam
lia patro estis ankoraŭ vivanta. Ĉi tio oportune solviĝis la 19-an de januaro de
53