Page 62 - heleco
P. 62
Iuj el la plej konataj estas: Francisco Serrano y Domínguez, Manuel Antonio de
Acuña, José María Ruiz de Arana, Enrique Puigmoltó, Carlos Marfori… La
malĉasteco, per si mem, ne enkalkulendas en la koncepton de korupteco, kaj
krome en Hispanio ĉi tiu afero ne estas tiom malaprobe rigardata kiom en aliaj
landoj, sed, kiam temas pri amaferoj de politikaj potenculoj, ĉi tiuj aferoj ofte
estas en rilato kun ia aŭ alia formo de koruptado. Kelkaj politikaj nomumoj
dependis de la seksaj kapricoj de la reĝino, kaj ĉi tiu ofte faris multekostajn
donacojn por premii seksajn servojn… kaj tio estis sufiĉe konata de la popolo,
almenaŭ en la urboj.
Sed tiuj skandaloj estis la fono de pli kriza politika situacio en kiu ne mankis
popola malkontento pro malsato kaj oftaj militistaj puĉoj. Krome la malakordo
estis granda eĉ ene de la ĉefaj politikaj fortoj, modera kaj progresista, kio igis ke la
daŭro de la registaroj estu mallonga, esceptante tiujn de Narváez, kiu regadis aŭto-
ritatece kaj sen konsidero al Parlamento. Sed ankaŭ tiuj regad-periodoj de Narváez
iĝis malstabilaj kaj devis ĉesi ĉar li ĉiam sukcesis unuigi kontraŭ si ĉiujn politi-
kajn fortojn. Kaj kiel kroma, iom pitoreska, elemento estis la kamariloj de la palaco.
La patrino de la reĝino kaj ties edzo havis sian propran kamarilon kaj faradis
negocojn kun la Markizo de Salamanca. Ankaŭ la edzo de la reĝino, Francisco de
Asís, havis sian kamarilon, al kiu apartenis la pitoreska monaĥino Patrocinio.
La menciita konflikto de la jaro 1865 pro la forpelo de la profesoro Castelar okazis
kadre de iu popola reago kontraŭ la tiama degradiĝo de la politika situacio. En
1854 estis okazinte militista ribelo de O’Donell kun la aprobo de Espartero kaj
fervora entuziasmo de la progresistoj kaj grandparto el la popol-amasoj. Tiam,
1854-1856 estis la t. n. “Progresista jarduo”, kiu metis finon al la modera
jardeko (1844-1854). Sed ekde 1856 denove Narváez prenis la kontrolon de la
situacio kaj Espartero devis retiriĝi, ĉi-foje definitive. Reiĝis la kutima korupt-
ado de la kortego kaj ties financistaj komplicoj. La politika malstabileco, kun ofta
ŝanĝoj de registaroj, tiel dum la moderaj kiel dum la progresistaj etapoj, ne estis
rezulto de mankoj aŭ difektoj de la konstitucio. Esence, la hispana konstitucio
ne estis malsimila ol tiu de Anglio, kie estis tiam sufiĉe da politika stabileco. La
politikaj krizoj en Hispanio dum la reĝado de Izabela la 2-a estis rezulto de milit-
istaj puĉoj, manipulado de la balotsistemo far la regantaro, kaj ĉefe de la intrigoj
de la palacaj kamariloj, t. e. koruptado en ĉiuj sferoj de la politika povo, kaj ĉio
ĉi vekis malestimon de la hispana loĝantaro kontraŭ la monarkio.
En 1868, jam forpasinte Narváez, okazis militista puĉo kiu pro ties ega popola
apogo povas esti konsiderata revolucio, kaj fakte tiele ĝi estis nomata: “la Glora
Revolucio”. La ĉefa organizinto de la militistaj kaj civilaj politikaj fortoj kiuj
ribelis kontraŭ la reĝino Izabela estis la generalo Juan Prim, kaj li estis la ĉefa, aŭ
sola, demarŝanto de la politika situacio post la forpelo de la Izabela la 2-a. Inter la
konspirantoj kiuj apogis lin, meritas apartan atenton Antonio de Orleans, duko de
Montpensier. Ĉi tiu ulo naskiĝis por reĝi, almenaŭ tia estis lia penso. Li estis filo
62