Page 63 - heleco
P. 63
de la franca reĝo Ludoviko Filipo la 1-a (1773-1850). Tra lia
patrino li estis ankaŭ posteulo de la hispana reĝo Karolo la
3-a. Kiel princo, li ĝuis en Francio grandajn honorojn kaj
altrangiĝojn. Lia aliro al la franca trono prezentiĝis mal-
facila: li havis du fratojn pli aĝajn ol li, sed li estis pretend-
anto al la trono de Ekvadoro kie la franca kortego entre-
prenis operacion por starigi tie monarkion. Sed tiu plano fias-
kis kaj krome lia patro Ludoviko Filipo estis forpelita el
la franca trono en la jaro en 1848 kaj li devis ekziliĝi kun
sia familio. Lia edzino estis María Luisa Fernanda, fratino
de la hispana reĝino Izabela. Kiam ĉi tiu estis detronita en
1868, inter la eblaj heredontoj, laŭ la dinastiaj normoj,
estis ĉi ties fratino edziĝinta al Antonio de Orleans.
Nu, tiu, senĉesa obsedato al iu ajn reĝa trono, elstarigis
lin inter la konspirantoj kontraŭ lia bofratino la reĝino
Izabela, cele kunreĝi en Hispanio kiel edzo de María
Luisa Fernanda. Li subvenciis la konspiradon de la Gene-
ralo Prim pere de ega monsumo (5.750.000 pesetoj de la
epoko) kiun li atingis per hipotekado de lia palaco kaj du
bienoj en Sanlúcar. La Kortesoj (hispana Parlamento)
voĉdonis elekti novan reĝon por Hispanio la 16-an de
novembro 1870. Estis elektita Amadeo de Sabojo, kiu atin-
gis 191 voĉodonojn; la respublikanoj atingis 60 voĉ-
donojn; la Duko de Montpensier, nur 27; la Generalo
Espartero, 8, kaj la princo Alfonso, kiu poste iĝus Al-
fonso la 12-a nur 2. Amadeo de Sabojo estis filo de la
itala reĝo Viktoro Enmanuelo la 2-a, kaj same kiel la
eksreĝino Izabela kaj Antonio de Orleans ankaŭ li estis
posteulo de la hispana reĝo Karolo la 3-a.
Kompreneble, la fiasko de la kandidateco de Montpensier
tre estis rezulto de la volo de la ĉefministro Prim. En la Par-
lamento li havis sufiĉe da politika influo por atingi plimul-
tan apogon. Antonio de Orleans ne ĝuis lian simpation spite
al la ekonomia apogo de tiu ulo al la revolucio de 1868.
Multaj aliaj personoj el ĉiuj politikaj tendencoj abomenis la
dukon de Montpensier ĉefe post tio ke li mortigis en duelo
iun kuzon lian, Enrique de Borbón. Sed la ĉefa obstaklo por
la hispana reĝeco de Montpensier estis la opono de la tiama
franca imperiestro Napoleono la 3-a. Fakte, la demarŝoj de
Prim serĉante reĝon por Hispanio provokis la franc-germ-
anan militon de 1870, el kiu rezultis la falo kaj detroniĝo
de Napoleono la 3-a.
63