Page 64 - heleco
P. 64
Apogante la reĝecon de Amadeo de Sabojo, Prim altiris al si la malamon ne nur
de Antonio de Orleans sed ankaŭ de la respublikanoj, de la karlistoj, de la
partianoj de la princo Alfonso, filo de de la detronita Izabela, k. a. Do, malfacilas
ekscii kiu(j) estis la konspiranto(j) organizinto(j) de la atenco kiu metis finon al
lia vivo, fine de 1870, malmultajn tagojn antaŭ la alveno de la reĝo Amadeo. Pri
tiuj okazintaĵoj oni faris en 2014 la filmon titolitan «Prim; la murdo de la strato
de la Turko», kies prezentado de la afero, ĵetas suspekton sur multaj personuloj
de la epoko: Montpensier, la respublikanoj, la regento Francisco Serrano… Eble ne
estis tia la intenco de la scenaristoj de la filmo, sed en ĝi ĉiuj gravuloj de la epoko,
kaj eĉ la vulgaraj popolanoj, aspektas kiel roluloj de opereto (komika opero).
Ja, la historio de ĉi tiu lando de la lastaj jarcentoj, ĝis nia epoko, estas ĝuste tio,
senĉesa opereto (kun tragikaj aldonaĵoj).
Eble la abdiko de Amadeo de Sabojo post dujara reĝado estis pro tio ke li volis ne
plu ludi kiel aktoro en tiu opereto. Lia reĝado estis markita de politika nestabil-
eco. La ses kabinetoj, kiuj sukcedis sin dum ĉi tiu periodo, ne povis solvi la
krizon, pligravigitan de la sendependeca konflikto en Kubo, kiu komenciĝis en
1868, kaj nova karlista milito, kiu komenciĝis en 1872. Post atenco kontraŭ li,
Amadeo la 1-a deklaris sian angoron pri la komplikaĵoj de la hispana politiko:
Ah, per Bacco, io non capisco niente; siamo una gabbia di pazzi (Ha, je Bakko, Mi
komprenas nenion; ni estas en kaĝo de frenezuloj). Opereto, kaĝo de frenezuloj…
jen bonaj difinoj de nia lando en tiu tempo, kaj poste ĝis la nuntempo.
Temante pri la opereto-aktoroj de la tiama hispana politiko, kaj en ega rilato
kun la koruptado, ni devas dediĉi ian atenton al la jam plurfoje menciita generalo
Francisco Serrano. Li elstare partoprenis en la Karlisma Milito kaj rapide plirang-
iĝis pro batalaj meritoj. Kiam estis subskribita la Interakordo de Vergara en 1839,
li jam estis kolonelo, kaj la sekvan jaron li estis promociita al brigadgeneralo.
Pelita de granda ambicio, kiu kondukus lin ŝanĝi poziciiĝojn laŭ la cirkonstan-
coj, li komencis sian politikan karieron en julio 1839 kiel deputito por Malago.
Ekde septembro de 1840 li kunlaboris kun generalo Baldomero Espartero, kiu
nomumis lin feldmarŝalo, kvankam tri jarojn poste, estante Ministro pri Milito, li
aliĝis al la movado gvidata de Ramón María Narváez, kontraǔ Espartero. Fine de
1843 li estis dum kelkaj tagoj la Ministro de Milito en la progresema registaro de
Salustiano de Olózaga, post kio li apartiĝis de la politiko ĝis 1845 kiam li estis
nomumita senatano. En tiu epoko Serrano iĝis favorato de la reĝino Elizabeta,
jam edzinigita al sia kuzo, Francisko el Asizo. La reĝino sentis egan altiron al
Serrano, kiun ŝi nomadis El General Bonito (la beleta generalo), kaj postkuris
lin tra la militistaj kazernoj kie li deĵoradis. La registaro delokigis Serranon al
Granado, kun la rango de Kapitan-Generalo, por malproksimigi lin el la reĝino
kaj repacigi ĉi tiun kun ŝia edzo. Post kelkaj jaroj de apartiĝo el la publika vivo
kaj iu vojaĝo al Rusujo, Serrano, jam edziĝinta al iu kuzino lia, revenis al la poli-
tiko en 1854 partoprenante en la militista ribelo favore al la reveno de Espartero,
64