Page 65 - heleco
P. 65
kaj dum la du sekvintaj jaroj li okupis militistajn kaj poli-
tikajn postenojn, kiel tiu de ambasadoro en Parizo.
Inter 1856 kaj 1868, periodo regata de moderaj politikaj for-
toj, Serrano kontribuis krei la politikan partion de la Liberala
Unio, gvidata de generalo Leopoldo O'Donnell, sub kies reg-
istaro li rolis kiel Kapitan-Generalo de Kubo inter 1859 kaj
1862. En tiu trijara Kariba destino li akiris grandan riĉaĵon
permesante la sklavkomercon. Poste oni aljuĝis al li la orde-
non de la Ora Ŝafo pro la sufoko de la ribelo de la kazerno
San Gil, kune kun la nobelan titolon de Duko de la Turo
kaj la titolon je Hispana Grandulo, kaj estis ministro de
Ŝtato kun O'Donnell. En 1867, post la morto de O'Donnell,
li gvidis la Liberalan Union. De tiam, en nova politika turno,
li partoprenis la komploton kontraŭ la reĝino Izabela, al-
proksimiĝante al la progresemuloj, gvidataj de la generalo
Juan Prim, kaj al la demokratoj, tial li estis ekzilita al Ka-
narioj. En 1868 li gvidis, kune kun Prim kaj la admiralo
Topete, la revolucion kiu detronigis Izabelan. La Provizora
Revolucia Komitato konfidis al li la formadon de Provizora
Registaro, kiu estis konstituita la 8-an de oktobro kaj post
la proklamo de la Konstitucio de 1869 la Konstituciaj
Tribunaloj investis lin per la posteno de regento de la
Regno. Post la enoficigo de Amadeo, li denove okupis la
Prezidantecon de la Konsilio de Ministroj dufoje, en 1871
kaj 1872. Poste li implikiĝis en diversajn politikajn mano-
vrojn: li subskribis interkonsenton kun la karlistoj, kiu
estis rifuzita de la Parlamento, pro kio li petis al Amadeo
suspendi konstituciajn garantiojn, kion la reĝo rifuzis.
Post la proklamo de la Unua Respubliko li ekziliĝis al
Francio, fiaskinte en sia provo ribeli la Nacian Milicon.
En 1874 Serrano revenis en Hispanion iomete antaŭ la puĉo
de generalo Pavía, kaj post tio, li akceptis la postenon de
Prezidanto de la Plenuma Potenco de la Respubliko, kaj
dissolvis la Respublikan Parlamenton en 1874, establante
specon de respublika diktaturo kun konservativa spirito sed
kun iuj liberalaj formoj. Lia ambicio estis iĝi la hispana
Mac-Mahon. Serrano regis subtenata de la Konstitucio de
1869. Li sufokis la kantonan ribelon kaj ĉesigis la sieĝon
de Bilbao en 1874, lasante la karlistojn fakte venkitaj. Sed
la detruo de la respublikanaj politikaj fortoj malfermis la
vojon al la restarigo de la Burbonoj.
65