Page 66 - heleco
P. 66
Akceptinte Alfonson la 12-an kiel novan reĝon, Serrano ne povis adaptiĝi al la
nova politika partia sistemo elpensita de la konservativa Antonio Cánovas. En la
nova situacio estis Práxedes Mateo Sagasta la figuro de la liberala tendenco
preferita de la monarko por estri registaron. La ambicia generalo Serrano devis
konstati ke post longa vivo je politika sukceso, Hispanio povis ignori lin. Lia
registara laboro, tra tiom da sortoŝanĝoj, estas sensignifa, ĉar li estis politikisto sen
idealoj aŭ projektoj, kies ega ambicio ofte igis lin ŝanĝi sian orientiĝon kaj
lojalecon (li estis moknomita “la Judaso de Arjonilla”, pro lia emo al perfido kaj pro
la loko, kie li havis sian bienon). Por pli bone pritaksi la teruran moralan karak-
teron de la ulo ni devas scii ke dum lia etapo de plejalta politika potenco en la lando
li forportis al sia domo la arĝentan manĝilaron de la reĝa palaco. Por ke li ĝin re-
donu, la ĉefministro Cánovas de la reĝo Alfonso la 12-a publikigis per la Gazeto de
Madrido noton “dankante” al Serrano pro tio ke li “metis en savon” tiun manĝilaron
antaŭ la danĝero ke ĝi malaperus pro la malordo de la respublika epoko. Estis ia
delikata maniero indiki al la eksregento ke venis la momento fari la redonon.
Eĉ se ne tiom altgrade, ankaŭ plejparto el la hispanaj politikistoj estis simile ne-
konstantaj, nelojalaj kiaj la generalo Serrano. Tiel Amadeo de Sabojo kiel la kvar
prezidentoj de la Unua Hispana Respubliko ne povis kalkuli je stabilaj politikaj
fortoj ĉar la tiamaj partioj spertadis subitajn kaj ne antaŭvideblajn skismojn kaj
diverĝojn kiuj ne estis rezulto el politikaj, sociaj aŭ strategiaj diferencoj sed nur
el la ambicio de la lideroj kiuj celis nur sian personan profiton. Krome la Respubli-
ko kiu estis proklamita post la abdiko de Amadeo de Sabojo ne havis klaran ideon
pri la tipo je konstitucio konvena por la lando. Oni alprenis la usonan modelon t.
e. Federacia Respubliko, federacio de statoj… Rezulte de la interpretado al la
hispana realo, estiĝis en iuj zonoj de la hispana teritorio, ĉefe en Kartaĥeno, jam
antaŭ la debatado kaj aprobo de la konstitucio, emon al difino de propra “ŝtato”
federaciebla al la ensemblo de la lando. Tiu fenomeno estis nomata “Kanton-
ismo” kaj okazis kun la fono de Dua Karlisma Milito en la nordo de la lando kaj
milito de vera sendependeco, ne federaciisma, en Kubo. Dum la daŭro de unu jaro,
kvar sinsekvaj prezidentoj rezignis tiom konfuzitaj kiom la abdikinta Amadeo.
Iu militista puĉo establis diktaturon sed sub la ŝajno de konservado de la Res-
publiko. Ĉar la puĉista personalo estis konservema oni asignis la estrecon de la
registaro al la generalo Serrano ĵus reveninta el lia ekzilo. Kiel jam priskribite, li
ne povis eviti la restarigon de la monarkio, sekve de nova militista puĉo, kaj tiele
komenciĝis nova etapo en la hispana historio. Sed ĉar ni estas temante pri la korupt-
ado en ĉi tiu lando, ni devas priraporti ke la afero de Alfonso, estis financita, ĉefe,
de grupo de la burĝaro kun interesoj en la karibaj kolonioj, kiu bazigis sian ekono-
mion en homa kontrabando, komerco de sklavoj. Multaj el ili estis partneroj de
Maria Cristina de Borbon kaj ŝia edzo, la duko de Riansares. Ili formis grupon
de tre grava premo, pro la malavaraj monsendaĵoj en impostoj, ĉefe ĉar ili investis
en la lando parton el la profitoj de potencaj karibaj firmaoj.
66