Page 67 - heleco
P. 67

La reĝado de Alfonso la 12-a estis pli stabila ol tiu de lia
            patrino. Cánovas elpensis sistemon de alternado de du poli-
            tikaj moderaj fortoj de la hispana burĝaro. Li kaj Sagasta

            interakordis tiun alterniĝon de du dinastiaj partioj. Alia merito
            de  tiu  sistemo  de  Cánovas  estis  tio  ke  ĉesis  la  influo  kaj

            interveno de la armeo kiuj estis granda en la antaŭa reĝado.
            Sed tiu sistemo, en kio rilatas al ĝia karaktero kaj funkci-
            ado, estis korupta per si mem. La alternigo de la registaroj
            de Cánovas kaj Sagasta estis interakordita artefaritaĵo kiu

            tute ne respegulis la politikan situacion kaj evoluadon de
            la hispana socio. Same kiel en la reĝadoj de Izabela kaj
            Amadeo,  kaj  ankaŭ  dum  la  Respubliko,  la  registaroj  ne

            estis  rezulto  el  faritaj  balot-procezoj,  sed  inverse,  ĉiu
            nova registaro organizis, per la ŝtata povo, balotadon por
            atingi parlamentan apogon.
            La metodo por aranĝi, far la regantaro, la popolan voĉdon-

            adon estis la t. n. «kacikismo». En la kunteksto de la hispana
            politiko la koncepto de kacikismo indikas homojn kun gran-
            da influo en kamparaj teritorioj. La pribalota tereno estis

            la ĉefa kvankam ne la sola konkretiĝo de la kacikismo. La
            klientisma strukturo en la hispana socio akiris sian definiti-
            van formon meze de la 19-a jarcento kiam, per la vendo

            de konfiskitaj havaĵoj, la kampara klientismo devis adapt-
            iĝi al merkata ekonomio. La kacik-sistemo havis sian ĉefan
            forton en la agrara mondo, kvankam ĝi ankaŭ agis, mal-

            pligrade, en la urboj. La kacikoj kontroladis la voĉdonojn
            de ĉiuj homoj kun balot-rajto en sia loko, kio estis la bazo
            de la politika alternigo kiun postulis la reĝimo de Cánovas.
            La kacikoj estas homoj kun ekonomia povo, kiuj havas

            armitajn sikariojn, kapablajn timigi siajn najbarojn, kiuj
            sciis, ke se la aferoj ne irus laŭ la deziroj de la kaciko, ili
            povus suferi fizikan damaĝon. La hispana liberala reĝimo

            estis ĉiam dominata koncerne la balotprocezoj per fraŭdo
            kaj sindetenismo.
            Jes, la balotoj en Hispanio estis markitaj de fraŭdo, kiu
            per si mem estis sufiĉe grava por fariĝi la figuro mem de la

            politika sistemo. Fraŭdaj mekanismoj, kiuj komenciĝis per
            la manipulado de la balota listo, en kiuj aperis la malsan-
            uloj, forpasintaj kaj nekonataj individuoj, kies voĉoj estis
            profitataj de tiuj, kiuj montris pli grandan lertecon en pa-

            rodii kaj duobligi voĉojn. La Ministrejo pri internaj aferoj

                                                              67
   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72