Page 68 - heleco
P. 68
ellaboradis la liston de la kandidatoj interesaj por la registaro en ĉiu distrikto.
Tiuj kandidatoj povus aparteni al la reganta partio, tiu kiu atingis la dekreton de
forsendo de la Parlamento kaj organizis la balotadon por fabriki al si novan pli-
multon, aŭ de la opozicio, ĉar la listo-ellaborado ne estis nura registara ordono
sed rezulto de komplika negocado inter la diversaj politikaj fortoj. Fakte, en la
partio kiu kontroladis la registaron ofte ekzistis diversaj tendencoj, reprezent-
itaj de la estroj de diversaj klientaroj, kiuj postuladis iome da parlamentaj sid-
lokoj dependante de sia forto.
Do, kaj kiel dirite, la oficiala politiko de la alterniĝantaj burĝaj moderaj partioj
ne respeguladis la realaĵon de la hispana socio kaj ĉi ties evoluadon. Atestas pri
tio, ekzemple, la teniĝo de Sagasta rilate al la proletara Internacio, kiu jam
havis sekvantojn en Hispanio. Li provokis persekuton kontraŭ la internaciistoj,
kaj kvalifikis la Internacion kiel la "filozofia utopio de la krimo". Dum la reĝ-
ado de Izabela, Sagasta apartenis al la progresistaj rondoj kiuj sin oponis al tiu
korupta reĝimo, sed li, kiel burĝulo, sin tenis malamike kontraŭ la naskiĝanta
forto de la industria proletaro. Práxedes Mateo Sagasta prezidis la registaron
ok-foje inter 1870 kaj 1902. Tiel dum lia regado kiel dum tiu de la alterniĝanta
kun li Antonio Cánovas del Castillo, krom la politika koruptado de la kacikismo
kaj pribalota fraŭdo, abundis ankaŭ la koruptado en rilato kun la atingo de mon-
profito kun la kompliceco de la regantoj; jam ni menciis kiel apogis la burbonan
restaŭradon la potencaj financistoj de la sklav-komerco. Cánovas estis membro
de unu el la premgrupoj kiuj pledis por la konservado de la sklaveco en la kolonioj;
Malgraŭ tio, pro la premo de aboliciistaj grupoj, li subskribis la definitivan forigon
de sklaveco en Hispanio en 1880.
Kiel sciate, la reĝado de Alfonso la 12-a ne estis longa. Li mortis en novembro de
1885; antaŭe estis mortinta, en 1878, lia unua edzino, María de las Mercedes de
Orleans, filino de Antonio de Orleans, duko de Montpensier. Edziĝinta poste al
María Cristina de Habsburgo-Lorena, ĉi tiu naskis al li du filinojn, kaj restis
graveda kiam li mortis. Tiam, Sagasta, kiel gvidanto de la liberala partio, sub-
skribis kun Cánovas, estro de la Konservativa Partio, la tiel nomatan «Pakto de
El Pardo», kun la celo subteni la regentecon de María Cristina (kiu poste akuŝis
la reĝon Alfonso la 13-an) kaj tiele garantii la kontinuecon de la monarkio fronte
al la situacio kreita de la antaŭtempa morto de la monarko. En ĉi tiu pakto estis
sankciita la alterniĝo de registaroj inter ambaŭ partioj; la pakto jam ekzistis
implicite ekde 1881, kiam Sagasta ekregis unuafoje.
Dum la infanaĝo de Alfonso la 13-a rolis kiel regentino lia patrino María Cristina.
Ĉi tiu devis plenumi sian funkcion en tre malfacilaj cirkonstancoj. Milito en Afriko,
daŭrigo de la milito en Kubo, kiu kulminis per usona interveno kaj sendepend-
iĝo de la lastaj kolonioj: Kubo, Filipinoj, Puerto Rico… en 1898. La antaŭan
jaron estis atenc-murdita Cánovas del Castillo. Ankaŭ pliakriĝis la sociaj kontraŭ-
diroj: pliforftiĝis la laboristaj organizaĵoj, naskiĝis la naciismaj movadoj en
Katalunio kaj Eŭskadio…
68