Page 69 - heleco
P. 69
Rilate al koruptado, oni devas klarigi ke ĉi tiu María
Cristina de Habsburgo-Lorena estis tute malsimila ol ŝia sam-
noma antaŭa regentino, la patrino de la reĝino Izabela, María
Cristina de Borbón, ĉar ĉi lasta, kiel jam ni vidis, estis im-
plikita en ĉiuj koruptaj aferoj tiam entreprenitaj en la lando.
La patrino de Alfonso la 13-a, male, tiorilate estis tute mal-
sama, ŝi havis nenian rilaton kun koruptaj aferoj, kaj krome
ŝi diferencis el la alia María Cristina ankaŭ pri alia afero: ŝi
havis nenian amrilaton kun viro post la morto de Alfonso
la 12-a. Konsiderante ĉion-ĉi, la popolo alnomis ŝin “Doña
Virtudes” (la Sinjorino de la Virtoj). Sed inter ŝiaj virtoj ne
estis la grandanimeco, la pardonemo… Tion oni konstatis
laŭ la rankora maniero kiel ŝi traktis la dukon de Sexto kaj
markizon de Alcañices, José Osorio y Silva.
Alcañices estis amiko de Alfonso la 12-a kaj elstaris pro
la rolo kiun li ludis en la Burbona Restarigo, la surtron-
igo de Alfonso, por kies celo li elspezis grandan parton el
sia familia riĉaĵo. Kun fortaj monarkismaj konvinkoj, hered-
itaj el edukado kaj familia tradicio, li metis sian loĝejon
en Deauville (Francio) je la dispono de la hispana reĝa
familio, kaj subtenis ĉi tiun dum ties ekzilo. Alfonso la
12-a amis lin kiel patron, kaj dum sia tuta vivo li estis lia
plej bona amiko kaj plej proksima konsilisto. Li ankaŭ estis
mentoro kaj edukisto de princo Alfonso, kaj kune kun sia
edzino, la rusa princino Sofía Troubetzkoy, li socie pledis
por la restaŭro inter la hispana nobelaro. Lia ekonomia
kontribuo al la burbona afero estas kalkulita inter 15 kaj 20
milionoj da realoj. Antaŭ 1879 la geparo Sexto-Troubetzkoy
estis preskaŭ ruinigita kaj komencis vendi parton el siaj
posedaĵoj, kiel la palaco en strato Alcalá kaj egnombro da
biendomoj en Salamanko kaj Sevilo. Post la morto de María
de las Mercedes, Alfonso la 12-a ne estis feliĉa en sia edz-
iĝo al María Cristina kaj oftis lia diboĉado. Alcañices asistis
la reĝon ankaŭ en tiu etapo, kio altiris al li la malamon de
la reĝino. Post la frua morto de Alfonso, en 1885, ties
vidvino eksigis la favoraton, kiu perdis ĉiujn siajn pala-
cajn oficojn kaj eĉ la titolon je duko de Sexto.
Nu, eĉ se ne laŭdinda, ĉi tiu konduto de la reĝino ne povas
esti taksata kiel korupto. La politika koruptado de la reĝimo
troviĝis, kiel jam menciite, en la strukturo mem de de la
sistemo kaj ties funkciado surbaze de la kacikismo. Ĉi
69